Persikfloroj pompas (Shuidiaogetou)
Persikfloroj pompas
—laŭ ĉinesko Shuidiaogetou*
Kovranta l’ monton
ruĝeta kolor’
impresas tre bele.
Je matena hor’
jam multaj turistoj
paŝas inter arboj
ŝmac-laŭdas en ĥor’
envolvate de
aroma odor’.
Abeloj
rondflugas
en labor’
diligente
kolektante kun fervor’
polenon de floroj.
Homoj kaj abeloj
en ruĝeta glor’
ja interagas
kun sincera kor’.