Omaĝe al Kara Tikos (Dielianhua)
Omaĝe al Kara Tikos
je lia Cenjara Naskiĝtago
—laŭ ĉinesko Dielianhua
1.
ĉihore volas kun am’
mi omaĝi
versojn de deklam’
al vi, movada dinam’
pro via laŭdata fam’
vi honesta sen ornam’
restis nur por
nia movad’ jam
kvankam sola sen team’
vi nutris ĝin per fajr-flam’
2.
ankoraŭ mi en memor’
tenas bildon
de via labor’
pena kun arda fervor’
por movada brila glor’
ho, nia kara sinjor’
ni ja ĵuras
decideme por
daŭrigo de via vol’
fidela kun verda kor’