Maja kaprico (Shaonianyou)
Maja kaprico
—laŭ ĉinesko Shaonianyou
Subite vipas pluvpel’
sub sunluma hel’
la pavimon
la pasantojn
sen preta ombrel’.
Ili forfuĝas ĉien
jen sen ajna cel’
de pluva ban’
de akva frap’
de vipa kruel’.
Abrupte ĉesis pluv’ nun,
elvenas la sun’.
Kun vaporo
en aero
ĝi bakas per pun’.
Volvataj de varmego
sed en briza zum’
homoj sentas
sin komfortaj
en friska brakum’.