Ni memoru tiujn gekanabojn en mizero (Jiangchengzi)
Ni memoru tiujn gekanabojn en mizero
okaze de Internacia Geknaba Festo
—laŭ ĉinesko Jiangchengzi
La geknabojn en mizer’
sen paner’
sen esper’
ni memoru
firme kun sincer’.
Ni devas agi vere
sed ne nur
sur paper’.
Niaj kreskas en buter’
en liber’
kun fier’.
Ni al ili
diru per la ver’
ke ekzistas geknaboj
en malsat’
sur globter’.