Navigado en spaco (Mantingfang)
Navigado en spaco
Gratulon al sukcesa pafado de Shenzhou-10 spacoŝipo
—laŭ ĉinesko Mantingfang
Sur dezerto
spacoŝipo
rekte leviĝas sor
en aeron.
Kun forta motor’
ĝi navigas cele
al orbit’
en fiksa hor’.
Ĝi flugas
destinite
por spac-esplor’.
Kun kor’
sindona
astronaŭtoj
per mallangvor’
plenumas taskojn
en spaco for.
Jen por la homaro
kaj patruj’
ili per fort’
kuniga
certe agas
en sukcesa glor’.
*Mantingfang (Aromo plenas en korto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 11 kaj 12 versoj respektive de 446,45,634,345/ 2,344,54,634,345 silaboj, kun rimaranĝo de xxa,xa,xxa,xxa/ a,xxa,xa,xxa,xxa (x=senrima).