Jadranka Miric (Serbio)
Felix Romuliana
—laŭ ĉinesko
Sopir-al-sudo
Palaco
fama restadej’
Felix Romuliana.
Sur la Magura tombej’
homoj -Dioj, ej’.
Apotez’
jes, unu el mil’.
En ĥrista antaŭvesper`.
La lasta pagana il’,
por panjo kaj fil’ .
Fontano,
blankaj kolonoj,
skribaĵ’ sur arhivolto.
Jes, por ontaj rekonoj.
Eĥadas sonoj.
Belegas
tiu labirint’ .
Vidinda heredaĵo,
atingita dia pint’,
de unu mortint’.
Hodiaŭ
popola rito
de antikva Palaco.
Jen, turista profito,
pro panjomito.
* En pasinta majo zajeĉaranoj festis 50-jariĝon ekde la unua trovita eltrovejo troviĝanta sur altaĵoj en Gamzigrad banloko (11km malproksime de la urbo Zajeĉar, situanta en la orienta parto de Serbio, en Timoka kaj Negotina regionoj).
Danke al tiama arkeologo Dragoslav Srejoviĉ ekis grandaj arkeologaj laboroj kiuj donis multajn valorajn eltrovaĵojn kaj la plej granda kaj valora estis Palaco de romia imperiestro Gajo Maksimiliano en la komenco de nova erao (la 2a kaj 3a jarcento). Hodiaŭ ĝi estas unu el multaj komunaj eŭropaj heredaĵoj.