Damninda fumnebulo (Litingyan)
Damninda fumnebulo
—laŭ ĉinesko Litingyan*
Jen malalte pendas
svage griza vual’.
Ĉu fumo aŭ nebulo?
Ĉu polv-pluvo en fal’?
Jen malutilaĵ’
nevideblas en pal’.
La homaro faras
tion jen per fatal’
nocas sian vivon mem.
Ni per tokso-regal’
ja mortigos nin
per lasta festival’.
*Litingyan (Hirundo ĉe kiosko): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 6 versoj de 66, 76, 56 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,xa (x=senrima)