Blanka lilio (Changxiangsi)
Blanka lilio
—laŭ ĉinesko Changxiangsi*
Sunradi’
de magi’
ĝenas dormon de lili’
en sonĝa ebri’.
Blanka stri’
larĝas pli
en floron de fantazi’
sur verda foli’.
*Changxiangsi (Longa sopiro): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po kvar versoj de 3, 3, 7, 5 silaboj kun kontinua rimo.