Sopiro (Sopir-al-sudo)
Jadranka Miric (Serbujo)
Sopiro
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Ek brilos
jarŝanĝa festo
en ĉi solena nokto.
Belas pli nia nesto
ol ŝika vesto.
Ruĝa vin’
en glasoj plenaj,
makulita tablotuk’
kisoj pasiaj.
Deziro
intimigas nin.
Ekis amoteksado .
Oni kaŝis sin
malantaŭ pin’.
Tintintis
murhorloĝo, ve
neniu aŭdis bruon.
Nek sonorilegon ĉe
la pordegon, ve!
Lunlumo.
Meznokte kun ni
ekis piroteknikaĵ’.
“ĉe ni, same,” diris vi
ride pli kaj pli.