Jadranka Miric: Kulo kaj taŭro—pli da bruo ol faro (Pozhenzi)
Jadranka Miric (Serbujo)
Kulo kaj taŭro—pli da bruo ol faro
—laŭ ĉinesko Pozhenzi
S
surdorsiĝis ĝue
al taŭro. Ĉu torei
aŭ esti reĝo plue?
Miris kul’ brue.
Ĝi nenifaranta
enuiĝis ege.
Sed vento ekblovanta
forblovis ĝin forege
ja, tutbruege.
Pozhenzi (Kavalira danco): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 5 versoj de 66,77,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x = senrima)