Jadranka Miric: Malbona sorto
Jadranka Miric (Serbujo)
Malbona sorto
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Jen, kokin’
bela grandkresta
klukanta en sia kort’.
La kuŝejo birdnesta
sen kok’ foresta.
Hieno
pigra, malsata
ekvidis la kokinon
elfore. Mi malsata
ĝi jam kovata.
Deserto—
bonegaj ovoj.
Kokidaĵon por ventro
plena. Kun miaj povoj
al bonaj trovoj!
Hieno
ridis ĝojplena.
Dume tra herbej’ siblis
la serpento venena
kun plan’ serena.
Subita
tondro fulmoporta
krakadis surĉiele.
Fuĝis la bestokorta.
Jen, hien’ morta.
Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).