Jadranka Miric: Leono kaj delfeno (Pozhenzi)
Jadranka Miric (Serbujo):
Leono kaj delfeno
(Malutila alianco)
—laŭ ĉinesko Pozhenzi
Ĉe marbordo bela
amikiĝis reĝoj,
la surtera kaj mara.
Konsilis pri la helpoj
en malfeliĉoj.
Al diablo! Taŭro
venkos min. Delfeno,
helpu min, kriis
Damna sort’, vea peno.
Nia malbeno.
Se vi deziras sin protekti trovu la aliancanon ne nur volan sed eblan helpi vin.
Pozhenzi (Kavalira danco): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 5 versoj de 66,77,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x = senrima)