Fiasko en amor’
—laŭ ĉinesko Niannujiao*
I.
En la lito
kuŝante
mi brulas de pasi’
ĉe lia flank’
alglue
al korpa dimensi’.
en mia mens’
kirle bolas
seksa fantazi’
jam prete por
erupta afekci’.
Mi etendas manon
knedas karese
kacon de li,
tamen mola
ĝi restas
sen erekta funkci’.
Mi ĝin suĉas
kaj lekas lange,
li kun anksi’
skuas kapon
sen ajna energi’.
II.
“Mi jam ne plu
atendi
povas, mia sinjor’!”
Bedaŭrinde
li diras:
“Mi vere kun fervor’
volus ege
vin enveni
per ekscita bor’,
mi bedaŭras
pri kaca senlabor’.”
Mi ankoraŭfoje
forte incitas
lin jen dum hor’,
sed maldura
ĝi restas
kiel velkinta flor’.
Vana peno
ja min deprimas.
Kun kora plor’
mi renkontas
fiaskon en amor’.
*Niannujiao (Ĉarma kantistino): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 11 versoj de 436, 436,445,46 / 654,436,454,46 silaboj, laŭ rimaranĝo xxa, xxa,xxa,xa (x = senrima)