Naturo minacas
Naturo minacas
—laŭ ĉinesko Queqiaoxian*
Ho, denove
granda tertrem’
skuas teron forte.
homoj rifuĝas dise
baraktas
malbonsorte.
Montoj glitas,
domoj falas.
Surtere malorde
kuŝas ruboj betonaj.
Frida vent’
pikas morde.
Kiu povus
ĝin reg-jungi?
Ĉu l’ Budho aŭ la Di’?
La Naturo rikanas
pri homoj
kun ironi’.
La homaro
ne dependas
de ajna religi’,
sed savu sin el danĝer’
memfide
kun energi’.
05-08-2014
*Queqiaoxian (Feino sur piga ponto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 6 versoj de 446, 734 silaboj, laŭ rimaranĝo xxa,xxa (x=senrima)