Disiĝo (Sopir-al-sudo)
Disiĝo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Vi arbo
estas, kaj mi vent’.
Kvankam ni havas ŝancojn
babili kun gaja sent’
en ofta renkont’,
kaj amon
inter vi kaj mi
ni deziras sincere
jen brulante de pasi’
sen ajna raci’,
ni tamen
per eterna am’
kunligiĝi ne povas,
ĉar nur daŭras ĝia flam’
efemere jam.
La vento
ĉiame per blov’
flugas tien kaj tien,
dum arbo sub ĝia ŝov’
foriras sen pov’.
*Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).