Fortika sed malforta (Dekses-Silabo)
Fortika sed malforta
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo
Jam
la antaŭludo de am’
sufiĉas
por amora flam’.
Li
tordas sin kun ĝema kri’,
fuŝpalpas
preskau sen raci’.
Pez’
de lia korpo per lez’
subpremas
min jen ĝis frenez’.
Per
mola man’ mi kun tener’
avide
palpas kun esper’
ĝis
lia erekta penis’
karese
per la fingra kis’.
Sed,
ho ve, je mia malkred’
ĝi mincas
kiel cigared’.
Kun
giganta korpo en brun’
fortikas
li vane jam nun.
Kok’
lia kiel salikok’
molkurbas
ja je mia ŝok’.
Tre
multe mi ĉe apoge’
suferas
pro lia pane’.
Jen
mi ĝemas kun kora splen’
ba, vane
malgraŭ mia pen’.
Dekses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)