Vento en vintro (Dekses-Silabo)
Vento en vintro
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Vent’
vintra en frosta ferment’
ekblovas
el la firmament’.
Son’
ulula per akra ton’
surdigas
en brua impon’.
Vip’
dura batas en disip’
malvarme
jen ĝis homa rip’.
Hom’
kaŝiĝas cede en dom’
kontraŭ ĝi
kvazaŭ frid-fantom’.
Ve,
homojn al cerba pane’
ĝi pelas
sen bona ide’.