Malutila helpo (Sopir-al-sudo)
Malutila helpo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Antikve
kampul’ kretena
brulas de maltrankvilo
pri sia plantoj grenaj
en stato ĝena.
Cerbumis
li pri rimedo
kreskigi ilin bone
por la grajno-gravedo
en planta bedo.
Li simple
al kampo iris
jen kun malpacienco
kaj l’ plantojn iom tiris
alten kaj diris:
“Tiele
ilin helpas mi
vegeti tute sane
kaj altiĝos pli kaj pli
sub suna radi’.”
Post penad’
li kun ĝoja sent’
lace reiris hejmen
kaj parolis kun kontent’:
“Mi jam kun prudent’
la plantojn
altigis per pen’
kaj elĉerpiĝis morte.
Por pli da estonta gren’
indas l’ entrepren’.”
Ĉe tio
la fil’ rapide
kuris al la grenkampo
esplori propravide
taksi decide
ĉu plantoj
kreskas normale.
Li deprimiĝis vidi,
ke l’ plantoj velkis fale
mortis fatale.