Bovo kaj rano
(fablo)
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Ĉe lago
ludis ĝojplene
du ranetoj kaj tiam
alvenis bov’ promene
trinki senĝene.
Pro mispaŝ’
mortigis la bov’
unu raneton per huf’.
Alia rano, sen pov’,
kuris je ekmov’.
Enhejme
li al ran-patrin’
balbutis spiregante,
“La morto trafis lin,
jen mava destin’,
panjo, ve!
Estas la frato
tretmortigita de best’
giganta per hufbato
jen sen kompato!”
Neniam
vidis patrin-ran’
bovon de sia naskiĝ’.
Ŝi do al sia infan’
mimis kun rikan’:
“Ĉu tiom
ĝi grandas ronde?”
Ŝi montris sian ventron
la pufigitan onde
kvazaŭ etmonte.
“Ne. Granda
ol via plie!”
Ŝi blovis sian ventron
pli pufa energie
kun brila radi’.
“Ĉu tiom
granda kiel mi?”
“Ne, ne, ne, eĉ pli granda!”
Panjo kvazaŭ kun magi’
faris ventron pli
balone
ronde ĝislime.
Antaŭ ol ŝi demandis,
Pum! krevis ventro fine
kaj rompe kline.
*Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).