Neĝa pejzaĝo (Dekses-Silabo)
Neĝa pejzaĝo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Neĝ’
tenas per blanka sieĝ’
la teron
jen sen ajna breĉ’.
Roj’
fermas buŝon kun malĝoj’
ŝajn-morte
kuŝante ĉe l’ voj’.
Sur
arboj pendas branĉoj nur
de glaci’
en venta susur’.
Bird’
serĉas grenerojn en bild’
arĝenta
per la beka mild’.
El
herboj kuras en blank-hel’
leporo
panike en gel’.
Bru’
en park’ aŭdiĝas ne plu,
nur restas
bril-blanka enu’.
Hom’
sola neĝon antaŭ dom’
balaas
sur blanka gazon’.
Fum’
kuira en hela lum’
spirale
leviĝas jam nun.
Bril’
de l’ suno kun malfacil’
penetras
per lanta suspir’.
Mond’
tuta jen en frida ond’
tremetas
al neĝa renkont’.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)