dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 开创中国诗词的世界语品牌,学习、研究、创作 Ĉinesko 的园地
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko → Plantado de oro (Sopir-al-sudo)

您是本帖的第 1012 个阅读者
树形 打印
标题:
Plantado de oro (Sopir-al-sudo)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Plantado de oro (Sopir-al-sudo)

Plantado de oro
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Afanti
sur sia azen’
rajdis al la kamparo
kun pruntita oro jen,
poste ĉe sabla teren’
kribadis sen ĝen’

la oron.
Ĝuste por ĉaso
la reĝo renkontis lin
tie je preterpaso
ĉe sablamaso.

“Afanti,
kion faras vi?”
ĉuis li miroplene,
“Ne tenu min ja sen sci’,
respondu al mi.”

Respondis
Afanti ruze,
“Mi plantas oron, Moŝto.”
Tio kirlis amuze
lin kaj konfuze.

La reĝo
jen demandis plu,
“Kial vi plantas oron?”
“Ĉu vi ne komprenas, fu?
Nur inter ni du!

Mi semas
ĝin en teron nun,
post zorgema kultivad’
mi rikoltos en tempum’
ĝin je granda sum’.

Ekbrilis
la okuloj de
la reĝ’ kaj li konsilis,
“Vi estas malriĉa tre
kaj or-manka, ve!

Se semus
vi pli da or’,
vi rikoltus pli multe.
Eĉ per penega labor’
vi povus, sinjor’,

ne grandan
profiton vere
ricevi el plantado!
Iru al palac’ prefere
kaj eĉ libere.

Vi rajtas
preni, kiom vi
volas. Ĉe rikoltado
la oron dividos ni.
Okdek pocent mi

ricevos
kaj vi ja dudek!”
Afanti respondis do,
“Ha, vere bona ide’!
Ni tuj agu ek!”

Afanti
en la posta tag’
prenis du ĝinojn** da or’
el la palaca monlag’
por rikolta pag’.

Redonis
per la reĝa or’
li la pruntitan monon.
Temp’ rapide pasis for
ĝis rikolta hor’.

ip地址已设置保密
2017/3/17 9:47:57
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Denove
li prunteprenis
jen dek ĝinojn da oro,
al la reĝo alvenis,
ĝin antaŭtenis.

Kun ĝojo
la reĝ’ ridete
vidis la brilan oron,
decideme kubĵete
volis pli prete.

Subuloj
sub lia ordon’
jen donis al Afanti
kestojn da or’ el reĝ-dom’
por urĝa bezon’.

Afanti
post hejmenreven’
redonis la pruntitan,
disdonis oron kun ben’
al povruloj jen.

Post semajn’
li kun trist-mien’
iris viziti reĝon
malĝoja kun man-malplen’,
dronante en splen’.

La reĝo
ĉuis avide,
“Kial ne venis ĉaroj
kun oro ja laŭvide?
Diru rapide!”

“Ve al mi!”
Afanti plore
diris, “Ĉu vi ne vidis,
ke ne pluvis favore
eĉ unuhore.

La oro
semita tute
mortis ja pro sekeco.
Ni perdos absolute
ĉion ĝisnude!”

Eksplodis
la reĝ’ pro koler’
kaj kriis, “Sensencaĵo!
Min vi trompis per malver’
jen pro malsincer’.

Diru nun,
kiel povus or’
formorti pro sekeco?
Ĝi ne similas al flor’
sen pluva likvor’.”

Afanti
diris trankvile,
“Vi ne kredas tion, ĉu?
Do, kial vi facile
kredas delire

kreskadon
de or’ post semad’?”
La reĝo tuj mutiĝis
desaponta sen parad’
kun vanga skarlat’.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
** ĉina mezurunuo de pezo egala al duona kilogramo

ip地址已设置保密
2017/3/17 9:48:35

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询