Lunbrilo kaj akvobrilo (Sopir-al-sudo)
Lunbrilo kaj akvobrilo
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Anoncist’
sur la reĝa tur’
en vintra tago kriis:
“Aŭskultu vi ĉiuj! Nur
tiu, kiu sur
urbomur’
tranokti nude
povos, ricevos de reĝ’
la filinon inklude
landparton tute.”
Afanti
pensis ĉe tio:
indas blagi al la reĝ’,
kiu al la nacio
ruzas sen pio.
Li iris
do al la palac’
kaj diris al la reĝo:
“Via moŝto, kun aŭdac’,
falu via grac’
jen sur min.
Mi volas vere
tranokti sur l’ urbmuro
por promeson espere
gajni fiere.”
La reĝo
jen ordonis tuj
depreni lian veston
loki lin sur urbomur’
por nokti en nud’.
Li certis,
ke tiu kreten’
mortos pro nokta frosto,
ĉar mordos ĉe nokta ven’
lin venta siren’.
Afanti
petis ekkrie:
“Ordonu meti ŝtonon
egan en preto tie
por uzo plie.
La reĝo
miris pri l’ peto:
“Kial tiel, kreteno?
Simpla estas ŝtonmeto
kaj tuj en preto.”
Respondis
Afanti ruze:
“Estas mia sekreto.
Mi agos tute furze,
se vi rifuze.”
La reĝo
vole nevole
preparis ĉion por li
kaj traktis lin malmole,
eĉ ĝis strangole.
En nokto
regis malvarmo,
tamen Afanti staris
aplombe jen en kalmo
kontraŭ frost-svarmo.
Ekrulis
la ŝtonegon li
tien kaj reen ade
penante kun energi’
kaj kun laŭta kri’
“Varmege!
Varmege! Ho fu!”
Afanti laŭte kriis.
Aŭdis ĝin la reĝ’ kun ĝu’
tra la mura tru’.