Bonege!
el
rakontoj pri Afanti
—laŭ
ĉinesko Sopir-al-sudo*
Afanti
portis
ĝojplene
melonojn
al la reĝo,
kiujn
li plantis pene,
jen
surazene.
La
reĝo
kun
laŭdo bona
akceptis
ilin ĉiujn
sed
sen pagado mona,
jes,
nenioma!
La
reĝo
trifoje
nure
ride
diris, “Bonege!”
Afanti
jen murmure
foriris
Pro
malsat’
li
eniris en
manĝbutikon
por manĝi.
Bulkojn
englutis sen ĝen’
li kun
ridmien’.
Li
tamen
ne
pagis tute
kaj
nur diris trifoje
“Bonege!”
senbalbute,
foriris
mute.
La
mastro
flame
kolera
akuzis
lin antaŭ l’ reĝ’
pro
la kondut’ fiera
kaj
malsincera.
Al
la reĝ’
li
diris rore,
“Afanti
ja ne pagis
por
manĝaĵo ignore
jen
ĵusa-hore.”
La
reĝo
riproĉis
tondre,
“Afanti,
ĉu vi rajtas
ne
pagi vagabonde
kaj
ja senhonte?”
Afanti
diris
mokride,
“Via
moŝt’, mi jam pagis
per
laŭdoj tuj rapide
kaj
senhezite.
Trifojaj
“Bonege!”
diris
mi
kiam
vi ja trankvilis
kaj
vi foriris
preninte
melonojn
miajn.”
La
reĝ’ ne povis diri,
frotante
manojn siajn
vortojn
aliajn.
*Sopir-al-sudo (ĉine:
Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).