Soleco (Sopir-al-sudo)
Soleco
—laŭ ĉinesko Sopiral-sudo*
Kelkfoje
soleco estas
libro en miaj manoj
kiu min ja molestas
kaj min infestas.
Kelkfoje
mopso ŝajnas ĝi
kun la svinganta vosto
amuze ludas kun mi
jen per emoci’.
Kelkfoje
ĝia kara am’
karesas mian koron
kiel konsola balzam’
efemera jam.
Kelkfoje
kiel aŭtun-briz’
freŝigas mian menson
en konfuz’ per vola kis’
sen vorta aviz’.
Ĉiame
en ĝia brakum’
mi nestas obeeme
en la komforta kostum’
sub dormema zum’.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).