Bruema urbo (Dekses-Silabo)
Bruema urbo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Bru’
l’ urba sonas en enu’
ĉiame
je nia malĝu’.
Hup’
sonoras de aŭta grup’—
jen vere
orelpika kulp’.
Muĝ’
buldoza en takta urĝ’
navedas
kvazaŭ en kur-fuĝ’.
Kri’
reklama kun energi’
laŭtegas
por onia sci’.
Jen
urb’ la tuta dronas en
strangola
voĉbrua ĉagren’.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)