Vivovojo (Dekses-Silabo)
Vivovojo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Viv’
estas ari’ de kreiv’
en aer’
fluganta en driv’.
Mi,
ludanto de l’ melodi’,
ĝin plektas
laŭ mia raci’.
Flu’
ĝi estas kun ĝoja bru’,
libere
forkure kun ĝu’.
Vel’
mi estas sur la river’
zorganta
jen pri onda pel’.
Fort’
vi estas en mia sort’,
mi de vi
dependas ĝis mort’.
Kor’
mia de l’ korpa motor’
vi estas
sen ajna langvor’.
Se
ĝi daŭras sufiĉe tre,
progresas
mi ja sen pane’.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)