Mi sola (Sopir-al-sudo)
Mi sola
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Kiam mi
restas tutsola
en ĉambro etaĝdoma,
mi min sentas izola
kaj senkonsola.
Kiam mi
promenas pade,
mi iras kun la ombro
tien kaj reen vade
senkamarade.
Kiam mi
restas vigila,
mi parolas al mi mem
per tono maltrankvila
kaj senkonsila.
Kiam mi
manĝas diete,
mi nur ronĝas nutraĵojn
jen por vivi vegete
ho ve, kviete.
Kiam mi
drinkas ebrie,
mi deliras kaj kantas
vere melankolie
kaj malĝojkrie.
Kiam mi
ripozas pace,
min tuj ĉirkaŭas tristo,
min rigardas grimace,
premas minace.
Mi jame
oldas senile
sen ajna akompano,
petas helpon humile
vivas senbrile.