dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 贴上你的记忆 贴上你的希望
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世友信息交流区世界语贴图区 Afiŝejo por fotoj → 以色列发行的柴门霍夫邮票

您是本帖的第 1859 个阅读者
树形 打印
标题:
以色列发行的柴门霍夫邮票
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
楼主
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
以色列发行的柴门霍夫邮票

Post kelkjardekaj klopodoj de Esperanto-Ligo en Israelo, la israela Filatela Servo, la oficiala instanco kiu emisias la israelajn poŝtmarkojn, aperigis la unuan "Esperanto-Zamenhof"–poŝtmarkon en Israelo. La emisio okazis la 17-an de decembro.

La valoro de la poŝtmarko estas 3.30 sikloj. Sur ĝi aperas portreto de L. L. Zamenhof dezajnita en Esperanta teksto: biografio de Zamenhof, prenita el la interreta enciklopedio Vikipedio. 图片点击可在新窗口打开查看 Samtage ĝi estis stampata per unuataga porokaza stampo kaj iom poste aperos ankaŭ memorfolio, kiu surhavos la samajn poŝt­markon kaj stampon.

La israelaj esperantistoj turnis sin al la Filatela Servo ĉi-cele multajn fojojn, ekde la 50-aj jaroj de la pasinta j.c. Ili ĉiam substrekis la fakton, ke la juda ŝtato nepre devas aperigi poŝtmarkon honore al la judo Zamenhof. En 1967 devis aperi en Israelo poŝtmarko dediĉita al la 52-a Universala Kongreso de UEA, kiu okazus tiujare en Israelo. Sed ĉar, pro la eksplodo de la Sestaga Milito, la okazigo de la UK en Israelo estis last-momente nuligita (ĝi translokiĝis al Roterdamo), oni nuligis ankaŭ la emision de la poŝtmarko, kaj fakte detruis la jam presitan eldonkvanton de 1,600,000 ekzempleroj. En la 80-aj jaroj, dum filatela ekspozicio, tiu neaperinta poŝtmarko estis unu el la plej raraj kaj interesaj eksponaĵoj.


Inter la pluraj ELI-anoj kiuj dum la jaroj senĉese pledis por emisio de Esperanto-rilata poŝtmarko menciindas la forpasintaj Jeĥiel Ben-Alter, Jeraĥmiel Giladi, d-ro Henrik Maŝler kaj Josef Murĵan, kaj la nunaj aktivuloj Jehoŝua Tilleman kaj Doron Modan. La oficiala respondo de la Filatela Servo ĉiam estis, ke Zamenhof ja troviĝas inter la eminentuloj, je kies nomo estas decidite "iam estonte" emisii poŝtmarkon.

De du altrangaj kaj necitendaj fontoj en la Filatela Servo ni aŭdis, ke dum la jaroj unu, al ni mistera, figuro en la Servo vetois la emision de la poŝtmarko, post kiam la decido pri ties emisio jam estis farita. Malgraŭ la libero de informoj, kiu estas la normo en Israelo, la protokoloj de la Filatela Servo estas sekretaj. Tial eble la enigmo "kiel okazis ke poŝtmarko 'Zamenhof' ne aperis en Israelo ĝis nun" restos nesolvita longan tempon.

Nur en 2005 la israela Filatela Servo finfine decidis praktike aperigi poŝtmarkon okaze de la 120-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto (1887–2007) kaj la 90-a datreveno de la forpaso de Zamenhof. Tio okazis danke al klopodoj de nia aktiva membrino Malka Zemeli. Al ŝi ni ŝuldas la sukceson.

Pri la rilatoj kun la emisianta instanco respondecis Jehoŝua Tilleman, kiu ege multe kaj pene okupiĝadis – kune kun Malka Zemeli – pri ĉiuj teknikaj detaloj kaj daŭre okupiĝos pri la disvendado de la poŝtmarkoj kaj la krom-produktoj inter la esperantistoj.


Israelo fine aliĝis al la listego de ŝtatoj, kiuj emisiis poŝtmarkojn pri Esperanto kaj Zamenhof. Iom malfrue, sed bonfarite! Gratulojn al ni kaj laŭdojn al Malka kaj Jehoŝua.

ip地址已设置保密
2007/8/11 17:06:35
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
2
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
ip地址已设置保密
2007/8/11 17:08:15

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 3 次数据查询