La Eta Manghejo Vilagha
La eta manghejo vilagha,
kun povra aspekto grandagha;
Mastrino plej milde ridadas,
Lokgusto aparta bongustas.
Sur muro la filmo en ekran',
Enfalis en valon l' aeroplan';
Manghiloj* jen haltas dumvoje,
Vinagras kaj salas plurfoje.
Subite hundeto ekbojas,
Sinjoro Manel** ja ekghojas;
Li tuj senhezite rebatas,
La hundo nevole silentas.
Klientoj finpagis ghissate,
Biletojn kontrolas la mastrin';
En filmo ludadas sonate,
Servicojn ja lavos la patrin'.
*=manghbastonetoj.
**Manel Vinyals:hispana verkisto,kiu kune kun sia amiko s-o Joaquim Marcoval en 2003 mondvojaghante atingis nian urbon Chongqing,mi kaj s-o Zhao Dezhi amikighis kun ili.Dum ni vagis en la chirkauurbo, Manel kun ghojo imitis la bojadon de hundo.