Invito al ĝardena festo
Invito al ĝardena festo
Ĉu vi jam vidis mian ĝardenon inter la domoj ĉi? Semis ja rondan verdan razenon, bedojn da floroj mi. Nun mi invitas veni festenon meze de florharmoni' mian najbaron kantu li henon laŭde al ĉi poezi'. Tamen substreke, mi ne azenon blindan ignoran sen kri', ne preparitan ricevi la benon, preĝi fervore al Di' ... ... volas aŭ ŝatas. Ek nun Edenon strigo per vortlitani', flatu papage en la antenon sentan de pomppapili'. Laŭdu laŭeble, al ĉio Amenon, miru senfine kun pi', plaĉu ne kraĉu vian venenon, pensu nur fi! C'est la vie! Hi, hi! PEJNO Simono