dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Originalaj verketoj (poemoj, prozoj, eseoj k.a.) en Esperanto
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Skribaĵoj en Esperanto → [转帖]Parolado - la Plej Bona Propagando

您是本帖的第 1968 个阅读者
树形 打印
标题:
[转帖]Parolado - la Plej Bona Propagando
yanke
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:251
积分:2647
门派:无门无派
注册:2006年8月4日
楼主
 用支付宝给yanke付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给yanke

发贴心情
[转帖]Parolado - la Plej Bona Propagando

Parolado - la Plej Bona Propagando

-- Barboza en Xinyu

Xiong Linping

S-ro Josias Barboza, eksprezidanto de Brazila Esperanta Ligo, vizitis Xinyu de la 19-a ĝis la 22-a de septembro 2004.

Barboza alvenis al Ĉinio por partopreni en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino dum 24-31 julio 2004. Kaj post la kongreso li vojaĝis en Ĉinio kaj nun ankoraŭ vojaĝas plu. Li jam vizitis 22 ĉinajn urbojn grandajn kaj malgrandajn — do, Xinyu (de Jiangxi provinco) estis la 23-a urbo por la vizito. En la 18-a de septembro mi trajnis al Nanchang kaj akceptis lin ĉe s-ro Cao Xionglin por vizito al Xinyu.

La 19-an, vespere, Barboza atingis mian hejmon akompate de mi. Nia atingo koincidis ĝuste je la preta vespermanĝo,  kiun faris mia edzino.

En la sekvanta mateno ni komencis nian plensignifan kaj multosuprizan ĉirkaŭirado en Xinyu. Nia unua vizitloko estis la Feina Lago, grava kaj fama vidindaĵo de nia lando. Enirinte la enirejon, ni hazarde renkontis teamon de Xinyu-a Televida Stacio, kiu estis produktanta filmon pri la Feina Lago. Ili miris pri la ĉeesto de fremdlandano ĉe la Feina Lago kaj nia parolata lingvo, kaj petis intervjuon kun Barboza sub mia interpretado. Profitante la bonegan ŝancon ni klopodis propagandi Esperanton: Kial kaj kiel Barboza vojaĝas en Ĉinio kaj en Xinyu? En kiu lingvo ni parolas? Kio estas esperanto kaj tiel plu... Ĉiujn demandojn ni koncernigis al esperanto. Post la intervjuo, ili donacis al ni po unu fotalbumon kaj du lumdiskojn pri la Feina Lago.

En la sekvanta tempo Barboza emocie kaj entuziasme diris al mi: “ Do, vidu, kara amiko, kiel grava kaj utila estas nia lingvo! Se ni ĉiam kaj ĉie parolas esperante, tiuj, kiuj preterpasas nin, aŭskultas nin kaj rimarkas nin. La fakto jam montris, ke preskaŭ ĉiuj homoj, aŭskultantaj nin, demandis nin pri la sama demando: en kiu lingvo vi parolas. “Jes, kara, vi trafas prave. Lingva vivo kuŝas en uzado. Parolado en Esperanto antaŭ publiko estas la plej bona propagando.” mi respondis. Temante pri tio mi volas aldoni alian ekzemplon. Mia edzino antaŭe foje kaj foje plendis al mi: kia utilo estas Esperanto; vi neniam parolas ĝin kun iu (ĉar en mia urbo nur mi estas esperantisto scipovanta paroli esperante). Nun ŝi ŝanĝis ŝian vidpunkton kaj konvinkis sin, ke Esperanto utilas kaj vivas, ĉar Barboza kaj mi bone kaj glate interkomunikiĝis kaj nenio malhelpis nin.

S-ro Wang, turisto el Fuzhou, veturanta kune kun ni en la sama plezurŝipo, miris pri nia flua interparolado kaj mia glata interpretado. Li iom bone posedas la anglan kaj scias pri Esperanto, sed li neniam aŭskultis ĝin. Nun li spertis kaj admiris, ke Esperanto povas bone praktikiĝi. Pro tio li kaj lia edzino petis niajn retadresojn por lerni esperanton.

Kun du paroj de geedzoj (inkluzive de s-ro Wang kaj lia edzino) ni kune tagmanĝis sur la insulo Daja Vilaĝo kaj kunpagis la manĝaĵon. Kaj post la manĝo ni kunfotiĝis.

Posttagmeze ni havis alian belegan sperton. Ni spektis spektaklon laŭ la ĉina tradicia geedziĝa ceremonio, kiun turistoj povas partopreni. “La bela novedzino” en ruĝa robo ĵetis al mi pilkon el silkaj strioj kaj mi honore fariĝis “novedzo”. Ni ambaŭ unue riverencis al la ĉielo kaj la tero por nupta ĵuro, due al "gepatroj" de ni ambaŭ, kaj trie unu al la alia. Post trinko de amliga vino kun “novedzino”; mi eklevis ŝian kaptukon kaj montrigis ŝian belan vizaĝon al la spektantoj. Kaj poste ni ludeme kunmanĝis - sen helpo de manoj - la pomon pendantan en aero— estis tre malfacile fari tion kaj la vidantoj kelkfoje eksplodis per laŭta ridego pro mia mallerteco; kaj finfine mi sukcesis kunporti la novedzinon en la nuptan ĉambron. Dum la tuta proceso, mia amiko, Barboza klopodis foti kaj filmi por mi.

Ni turismumis vidindajn kaj videndajn insulojn kaj lokojn sur la Feina Lago. Ni vigle kaj gaje paroladis esperante, kelkfoje Barboza kantis esperante kaj eĉ ĉine. Tio gajnis multegan atenton de turistoj. Sur la tuta vojo ni neniam silentis. Ni parolis, klarigis al publiko esperanton, fotis, filmis, kantis, spektis kaj simile. Jam estis vespero, kiam ni revenis hejmen.

“Kiel bela tago!” mia amiko diris.

“Bonan matenon!” Nova tago komenciĝis je salutado.

Tiam pluvetis. Ni forlasis la hejmon kun ombrelo kaj piediris al la Trietaĝa Ĝardeno, kiu malproksimas je du cent metroj for de mia loĝejo. Freŝa aero. Senhoma bruo.Verdis arboj kaj herboj. Fluis silente Yuan-rivero. Kiel plezure estis promeni en pluveto en tia medio! Ni promenante rigardis kaj parolis. Nun mi havis ŝancon rakonti al Barboza la belan legendon pri la Feina Lago.

En la antikva Xinyu vivis junulo, kiu trovis sep grandajn homformajn birdojn en plumvestoj, kiam li prilaboris teron, li ne scias, ke ili estas birdoj. Li ŝtele rampis al ili kaj kaptis unu el ili. La aliaj eskapis. La junulo senvestigis la kaptiton kaj kaŝis ties veston. Li prenis ŝin kiel sian edzinon. Poste ŝi naskis tri filinojn. Iun tagon la birdo-patrino igis sian filinon pridemandi al la patro, kie estas la plumvesto. Sciinte ke ĝi estas sub pajlamaso, ŝi ĝin prenis, sin vestis kaj forflugis. En la venonta somero ŝi revenis por forflugigi siajn filinojn kun si. Kaj ili neniam revenis.

Kun finiĝo de tiu ĉi rakonto nia promenado alvenis al la fino. Ni butikumis kaj aĉetis kafon kaj matenmanĝaĵon. Reveninte hejmen Barboza instruis al mi kiel fari lakton kun kafo, kiu por mi kaj mia edzino estis bongusta kaj ekzotika.

Antaŭ alveno de Barboza al Xinyu, mi jam planis por li ekskurson al kamparo. Li treege kontentis pri la plano kaj diris: mi vizitis lokojn, kiuj tute estas urboj; fakte mi tre volas viziti ĉinan kamparon, kiun mi neniam vizitis.

Mi havis motorbiciklon kaj tial ni havis motorbiciklan vojaĝon. Survojo al la kamparo ni renkontis pli fortan pluvon. Atinginte la vilaĝon de miaj duonbogepatroj, mia ĉemizo tute malsekiĝis. Sed al Barboza nenio okazis, ĉar li havis ombrelon kaj sidis malantaŭ mi.

Unue ni vizitis la tiean gentan templon. Ĝi jam kadukiĝis. En la centro de la templo Barboza staris longe meditante. Poste li diris al mi: mi ŝajnas esti en la antikva vilaĝo kaj mi min imagigas, kiel ili vivis, kiel la vilaĝanoj faris diversajn ceremoniojn kaj aktivadojn en tiu ĉi templo, ekzemple, funebrajn, geedziĝajn, kultantajn al siaj prapatroj kaj tiel plu.

Ni tagmanĝis ĉe la duonbogepatroj.

Poste ni vizitis kelkajn familiojn de miaj proksimaj kaj malproksimaj parencoj. Ĉiuj, kiuj renkontis nin survoje, varmege invitis nin viziti sian hejmon. Ili regalis nin per teo kaj arakidoj — ĉar nun ili havis nur ĉi tiujn aĵojn. Ili miris kaj interesiĝis pri Barboza kaj ĉiuj ridante salutis al ni.

Invitite de la patrino de mia E-lernantino Zhong Ye (nun ŝi estis en Guangzhou), ni ĉeestis vespermanĝon preparitan de ŝia  amikino laŭ ŝia speciala peto.

Vespere, ni promenis laŭ la bordo de Yuan-rivero.

En la 22-a de septembro, je 35 minutoj post la deka matene, Barboza envagonariĝis kaj veturis al Changsha, kie S-ro Jiang Zhuyue akceptos lin.

Barboza, mia kara amiko, tranoktis ĉe mi sume tri noktojn. Kvankam lia vizito en Xinyu estis mallonga kaj hastema, li restigis al mi fortan impreson. Li estas vigla, gajiga, romantika, humura kaj bone parolema. Li instruis al mi multe dum tri taga interkomunikiĝo. Mia parolokapablo multe altiĝis dank' al lia resto ĉe mi. Mi nun bone komprenas, kiel grava estas praktika uzado de la lingvo.

Parolado en Esperanto ĉiam kaj ĉie, precipe lerte kaj flue, estas la plej bona propagando por nia lingvo! 

ip地址已设置保密
2007/4/8 20:32:27

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询