天马老兄,错误不少呢!
Incidento dum la tempo kiam mi lernis la tradician ĉina medicinon
Mi eklernis la tradician ĉinan medicinon de sinjoro Yu Yousheng.
Iutage,mi vizitis malsanulon en lia hejmo.Irante apud vilaĝo,mi vidis homon,kiu estis kaŭranta kun malfermita ombrelo kaj faris nenion,kaj mi sentis tion tre stranga.
Kiam mia kuracado al la malsanulo finiĝis, mi demandis al la malsanulo: "Kiu estas tiu apud la vilaĝo? Pro kio li estas kaŭranta kun malfermita ombrelo kaj faras nenion? La malsanulo diris al mi:"Li estas mia vilaĝano Zhang, kiu nomigas sin Fungo. Tia situacio jam daŭras dum kelkaj tagoj.Oni konsilas lin hejmeniri kelkajfoje,tamen li ne! Mi ne scias,ĉu vi kiel kuracisto havus bonan metodon por renormaligi lin." Mi diris:"Mi volas provi!"
Mi eliris el la domo kaj iris apud Zhang,kaj kaŭriĝis kiel li.Zhang diris al mi:"Mi estas fungo.Kiu estas vi?""Ankaŭ mi estas fungo."mi diris.Post momento mi fermis ombrelon kaj stariĝis.Zhang diris:"Kiel vi povas stari? Vi estas fungo!"Mi diris al li:"Mi kiel fungo povas stari,ankaŭ vi povas!Stariĝu!"Zhang tuj fermis ombrelon kaj stariĝis laŭ mia instrukcio.Li nun estis ordinarulo.Mi ordonis al li rehejmen.
Mi revenis en la domon.
Trinkante teon,la malsanulo demandis al mi:"Kian metodon vi uzis por hejmenigi lin?" Mi diris:"Kelkajn vortojn."