La paco eblas
Ĉi norda lando skuas sin vekiĝe
post vintra dormo, kaj la kulturistoj
surpaŝas kampojn vigle kaj feliĉe.
Jam semoj ĝermas kaj fermentas gistoj.
Fekundas nia mond’ printemposojle:
kio minacas lupe kaj orgojle?Kia sovaĝo, kia pratribismo
impulsas homojn al perforto krima,
riski pri homfarita kataklismo,
paradi por timigo misanima?
Kio valoras pli ol kampaniloj,
trankvilaj gregoj, beboj en luliloj?Kiel ni povas gvidi nian sorton?
Per amo aŭ malamo. Ni elektas:
mergiĝi en akordon aŭ en hordon;
la iron la unua paŝ’ direktas.
Do iru ni en neskuebla fido,
ke am’ pli fortas ol milita strido.Rifuzu ni malamon interhoman,
malindajn prainstinktojn ni forĵetu!
Pacopostulon faru ni, tioman
ke homoj tra la mondo ĝin ripetu!
Ni fine pruvu, ke pacemaj fortoj
pli multenombras ol militkohortoj!Per la komuna lingvo ni peradu
komunajn sentojn pri la homfatalo,
tiel ke nia unuec’ persvadu
gefratojn tra la mondo pri l’ realo
de l’ paca vojo al la ĝusta celo:
militon for, kunvivo en tolero.William Auld
6-sep-1924 - 11-sep-2006