Funebre al Sinjoro Jiang
vi ne estas eksterterglobano,
kial teni la oksigensakon
sur la dorso,de la nordo ĝis la sudo?
la aeron vi sentas maldensa
aŭ mision super via koro ŝarĝi?
vi neniam la piedojn priatentas;
kun rigardo supren,la nealta
korpo jam forlasas spurojn de giganto.
rajde sur la neĝa gruo,vi forflugas
kun nenia bruo. la somato kuŝos
sub nulpunkto, plu akceptos tranĉon
de praktiko. efektive,jam sufiĉas
via testo - vento prujno neĝo pluvo...
vi remaĉas ilin spite la dentaron.
kial ne cindriĝi kaj kun vento
malaperi? ho,spirito la solida
volas resti flago ĉiam ŝtala.
vetero nulgrada. la tro pulsa koro
igas semojn senti fajran ardon.
nepre ili breĉos la glacion
per la sango heredita kaj starigos
la standardon sur la monto,
kiun vi kreas per propraj karno kaj ostaro.
20080109 mao zifu