dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(5)

您是本帖的第 2051 个阅读者
树形 打印
标题:
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(5)
sam
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:银牌世界语者
文章:241
积分:2274
门派:无门无派
注册:2006年8月3日
楼主
 用支付宝给sam付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sam

发贴心情
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(5)

Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando

 

Ĉapitro 5: 1934/35 - La Oraj Jaroj

 Frue en 1934 ILKE komencis premii Diplomojn al Esperanto lernantoj.  Estis tri diplomoj - la Unua, la Dua kaj la Plena.  Oni anoncis ke 6 butikoj jam vendas Esperantajn librojn.  Browne & Nolan, Nassau St., malfermis apartan Esperantan sekcion en sia butiko.  The Dublin College, Merrion Row, decidis aldoni Esperanton al sia studobjektaro.  Dume, la konstantaj Notoj en la Irish Catholic atentigis legantojn kiuj korespondas kun esperantistoj en Eŭropaj landoj ke " la numero 7 devus havi streketon - 7".

ILKE tiam havis oficejon ĉe 1 Wellington Quay, Dublino.  Ĝi presigis artikolojn fare de Sean Mullarney pri la slovakiaj Katolikaj skoltoj.

Dum 1934 novaj esperantistoj aliĝis el Killarney, Cork, Drogheda, Dublin kaj Ballyhaunis.  S-ro M. J. Waldron el Ballyhaunis publikigis konstantan notojn pri Esperanto en The Connaught Telegraph.  En Dublino la Jarkunveno por 1934 okazis la dekduan de decembro en Wynns Hotel, Lower Abbey St.  La dekkvinan de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof kaj anoncis ke jam 14 butikoj nun vendas Esperantajn librojn. Oni publikigis en tiu jaro belan Irish Esperanto Annual.

En 1935 ILKE estis tre agema.  Ĝia oficejo restis en Wellington Quay, sed ĝi ofte kunvenis ĉe 3 Ely Place.  Ĝia nova komitato por 1935 estis:- Prezidanto - Pastro P.  Parker; kasisto - S-ro Dawson; sekretario - J. M. Rae; aliaj komitatanoj - H. McNeill, H. Macaulay, Lorcán Ó hUiginn.  Oni  jam  havis  tutan  kolumnon  ĉiusemajne  en la Irish Catholic kun lecionoj kaj informoj.  La dudek sesan de januaro  1935 komenciĝis en tiu kolumno Facila Kurso de Esperanto, kiu daŭris longan tempon.

En februaro 1935 rekomenciĝis la Esperantaj klasoj en la School of Commerce, Parnell Square, Dublino, kaj estis ekzamenoj por la Unua kaj Dua Diplomoj en Dublino kaj Waterford.  La Irlanda Esperanta Asocio anoncis tradukservon Esperantan/anglan, anglan/Esperantan por komercaj firmaoj.

La duan de februaro 1935 okazis Granda Balo kaj Vistoturniro (speco de kartludo) por esperantistoj en The Country Shop, 23 St. Stephen's Green, Dublin.

La naŭan de marto 1935 oni trovis novan kunvenejon ĉe 39 Westmoreland St., kiu restis malferma por informoj dum la tuta tago.  En marto la Ekzamenoj de la Royal Society of Arts okazis en ĉiuj ĉefaj urboj de Irlando.  Ili inkluzivis Esperantajn ekzamenojn kiujn multaj entreprenis.

En aprilo okazis "Parolada Kunveno" ĉe la Catholic University School, 89 Lower Leeson St., Dublin, tute en Esperanto.  La komitatoj de ILKE kaj IEA kunvenis la unuan merkredon ĉiumonate.Je la dek oka de majo oni anoncis ke oni havas "centojn da membroj".  La membrokotizo estis po 2s/6d jare (12.5 pencoj  nuntempe, proksimume 1/3 eŭro).

Granda Ekskurso pertrajna al Bettystown okazis la sepan de julio 1935.  La vetero estis belega, la suno brilis.  Ses tagojn poste oni aŭdis ke Hitler tute malpermesas Esperanton en Germanio.

Oni anoncis kunvenojn ĉiun lundon en Westmoreland St., sed anoncis ankaŭ ke estas "manko da mono". 

En la Irish Catholic la Facila Esperanta Kurso finiĝis ĉe leciono 33, kaj anstataŭis ĝin "Facilaj Legadoj".  Kurso komenciĝis en la Technical School, 18 Parnell Square, Dublin, kaj oni sin preparis por la R.S.A. diploma ekzameno.

La kvinan de oktobro 1935 oni nomis S-ron D. Ó hEachaidh administanton de la gaela fako de ILKE, kaj la dek naŭan de la sama monato okazis plia Vistoturniro kaj Balo, kun granda ĉeestantaro.  Plia "Parolada Kunveno" okazis en Dublino la dudek duan de oktobro.  Sean Ó hEideain el Naas parolis.

En Belfasto, la duan de novembro 1935, Esperanto-klaso komenciĝis en la CYMS Halo, St.  Paul's Parish, kun 17 lernantoj.  Instruis ĝin S-ro Hugh Campbell.  En Dublino okazis "Meleagra Turniro" en The Country Shop je la dudek tria de novembro.  Estis 21 premioj.

En Decembro oni celebris la Zamenhofan Naskiĝtagon  je la dekkvara, kaj je la dekoka okazis la kvara Jarkunveno en Wynn's Hotel.  Pastro P.  Parker prezidis, kaj poste oni ĝuis bonan vespermanĝon.

Do, la jaroj 1934/35 finiĝis kun multe da agado kaj multe da membroj - la oraj jaroj.

ip地址已设置保密
2007/3/13 0:29:29

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询