dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(6)

您是本帖的第 2073 个阅读者
树形 打印
标题:
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(6)
sam
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:银牌世界语者
文章:241
积分:2274
门派:无门无派
注册:2006年8月3日
楼主
 用支付宝给sam付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sam

发贴心情
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(6)

Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando

Ĉapitro 6: 1936 - 1939 kaj la Dua Mondmilito

Dum 1936 la laboro daŭris.  En tiu jaro la estraro de ILKE estis:- Prezidanto - Pastro P.  Parker; Vic-Prezidanto - Pastro M. H. Gaffney; Kasisto - J. M. Rae; Sekretario - E.W.Ruddell; Sekretario de la irlandlingva sekcio - D. Ó hEachaidh; aliaj komitatanoj - Pastro John Dawson (Prezidanto de la Catholic University School), Lorcán Ó hUiginn.  La klasoj ĉe la Technical School, Parnell Square, kaj la "Facilaj Legadoj" en The Irish Catholic daŭris.

Je la dudek unua de januaro 1936 oni anoncis "grandan progreson" en NordIrlando, aparte en Belfasto, kie fondiĝis prosperanta klubo.

La dek kvaran de februaro  Granda Danco por Esperantistoj okazis ĉe 31 Parnell Square, Dublino, organizita de la Societa Komitato sun la prezidanteco de S-ro Byrne.  Ĝi daŭris de 8.00 ptm ĝis 11.30 ptm; muzikon ludis la orkestro Atlantic Beach.  La enirprezo estis du ŝilingoj.

En marto 1936 la Ekzamena Komitato aranĝis ekzamenojn.  En aprilo oni elektis William Mullan, sekretario de la Esperanto-grupo de St. Paul, Belfasto, al la Nacia Estraro.

Samtempe oni organizis Esperantan perpoŝtan libroservon por eksterdublinaj membroj.  La kotizo estis unu ŝilingo ĉiujare kaj membroj mem devis pagi poŝtkostojn.

La Katolika Misiista Organizajo de La Legio de Maria en tiu jaro multe uzis Esperanton por propagandi sian Asocion mondskale, kaj por kontakti indiĝenajn pastrojn en Ĉinio.  Ĝi eldonis belan multkoloran preĝareton en Esperanto.

En oktobro la bonega informkolumno en la Irish Catholic finiĝis sed anstataŭe facilaj lecionoj por komencantoj komenciĝis en la junula sekcio de la jurnalo.  Tiuj daŭris ĝis aŭgusto 1938 kiam bedaŭrinde anstataŭigis ilin franclingvaj lecionoj.  Entute aperis 44 lecionoj kaj ili instigis multajn junulojn eklerni Esperanton.  Mi mem unue lernis la lingvon de tiuj lecionoj.

Dum la jaroj 1937, 1938 kaj 1939 la Movado vigle daŭris.  Oni konstante kunvenis, dancis, ekzamenis kaj festis.  Dum tiuj jaroj multaj irlandaj esperantistoj ĉeestis Universalajn Kongresojn en Vieno, Varsovio, Londono kaj Berno, kie ili salutis la kongresanojn nome de la Irlanda Esperanto-Asocio.  Ili ĉeestis ankaŭ la Katolikajn Kongresojn kaj aliajn landajn kunvenojn.

Sed la militnuboj ekkolektiĝis super Eŭropo.  Jam neeblis kontakti samideanojn en Germanio pro la Hitlera malpermeso, nek en Hispanio pro la interna milito.  Tiam en la malĝoja tago la unua de septembro 1939 la Dua Mondmilito eksplodis kaj preskaŭ detruis la Esperantan Movadon en Eŭropo.  La Historio de Esperanto de L. Courtinat diras:-

"La deklaro de la mondmilito en septembro 1939 haltigis por 6 jaroj la progreson de la movado kaj prokrastis de 60 jaroj la definitivan sukceson, tio estas, la devigan enkodukon en la lernejojn"

Ankaŭ en Irlando la movado vegetis.

ip地址已设置保密
2007/3/13 0:30:13

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询