Ĉapitro 8: 1953 - 1968 La dek duan de junio 1953 du el la klubanoj, S-roj S. Ó Raghallaigh kaj L. Ó Cuirc, prelegis pri siaj vojaĝo kaj spertoj en Hispanio. En Madrid, Valencia kaj Barcelona ili renkontis multajn esperantistojn kiuj multfoje helpis ilin. En Valencio ili vizitis la lokan Esperantan Grupon, kiu kunvenis ĉiutage, kaj loka esperantisto regalis ilin. En Barcelona ilia hotelestro estis esperantisto, kaj en la fenestro de granda butiko apud la hotelo aperis la anonco "Oni parolas Eperanton". La maja kaj junia numeroj de la junula gazeto Junior Digest en 1953 presis bonegajn longajn artikolojn pri Esperanto, kaj pro ili la Klubo ricevis 100 petojn por informoj kaj lernolibroj. En aŭgusto, la dek okan, esperantisto el Trieste vizitis la Klubon. En oktobro 1953 S-ro Frank Riley prezentis Internacian Kantvesperon kun kantoj kaj sondiskoj, kaj F-ino Doris Norton dolĉe kantis. Oni komencis fari aranĝojn por irlanda karavano al la 39a Universala Kongreso en Haarlem, Nederlando, en 1954. De la fino de 1953 ĝis 1968 ni ne havas multe da informo pri la movado en Irlando car la Notoj en la Evening Mail ĉesis. Ni scias ke la Klubo en North Frederick Street daŭris dum multaj jaroj. Bedaŭrinde, Lorcán Ó hUiginn, Prezidanto de la Irlanda Esperanto-Asocio, elmigris al Toronto, Kanado, kie ĝis sia morto li partoprenis la kanadan Esperanto-movadon kaj eldonis Esperantajn lernolibrojn angle kaj france. Post la foriro de Lorcán la Irlanda Esperanto-Asocio reorganiziĝis. Jeremy Addis fariĝis Prezidanto kaj P. J. O'Reilly estis Sekretario. La Kasisto estis Ken McKnight. Ili multe propagandis pri Esperanto kaj aranĝis la eldonon multnombran de du bonegaj multkoloraj faldfolioj - unu de Bord Failte (la Turisma Komisiono), kaj la alia de Aer Lingus (la nacia fluglineo). Ili ankaŭ presigis folieton pri Dublino. Dum tiu periodo multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la irlandlingva gazeto Inniu. Earnan De Blaghd, Ministro en la irlanda registaro kaj estro de la Abbey Theatre, ofte skribis en Inniu pri la problemo de internacia komunikado kaj tre favoris Esperanton. D-ro Micheál Mac Liammoir, mondfama aktoro kaj intelektulo, kelkfoje proponis ke oni instruu kvar lingvojn en ĉiuj irlandaj lernejoj - la irlandan, la anglan, la francan kaj Esperanton. En 1968 aperis en la Sunday Independent longa artikolo pri Esperanto verkita de Liam Ó Cuirc. Samjare la Irlanda Esperanto-Asocio anoncis ke pro invito de la Irlanda Asocio, la 53a Brita Kongreso de Esperanto okazos en Trinity College, Dublino, dum Pasko (4a - 7a aprilo) 1969. |