dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(9)

您是本帖的第 1959 个阅读者
树形 打印
标题:
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(9)
sam
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:银牌世界语者
文章:241
积分:2274
门派:无门无派
注册:2006年8月3日
楼主
 用支付宝给sam付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sam

发贴心情
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(9)

Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando

Ĉapitro 9: La Granda Kongreso 1969

图片点击可在新窗口打开查看

Kongresanoj sur la ŝtupoj de la Mangohalo, Kolegio Trinitato, Dublino

La Kongreso tiujare estis efektive kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj, kaj estis la cerbido de du homoj, Jeremy Addis kaj Pat O'Reilly.  La Kongreso brile sukcesis.  Ĉeestis 200 esperantistoj el la jenaj 13 landoj:-
 

Anglio       

136

Italio   

1

NordIrlando 

14

Ĉeĥoslovakio

   4     

Jugoslavio

1

Skotlando     

17

Francio

   1    

Kimrio 

4     

Svislando       

  1

Hungario

   1 

anksinsulo

1

Irlando

18

Nederlando

   1

 

 

 

 

Ĉio estis bone organizita.  Oni propagandis pri ĝi ĉe la Universala Kongreso en Madrid, la antaŭan aŭguston, kaj ankaŭ ĉe la 52a Brita Kongreso en Manchester la antaŭan Paskon.  Ĉiu kongresano en Manchester ricevis koverton kun presita invitilo kaj 3 multkoloraj faldfolioj.

En la dublina flughaveno estis afiŝo en Esperanto kaj aparta informejo por esperantistoj.  Ĉiu kongresano ricevis mapon de Dublino, belan 27-paĝan Kongreslibron kaj "lastajn Informojn".

Vendredon, la kvaran de aprilo, okazis la Inaŭguro, Interkona Vespero kaj Vespermanĝo.  Sabaton, la kvinan, okazis Fakkunsidoj, Filmoj en Esperanto, Bufedo kaj Balo.  Dimanĉon, la sesan, estis la Jarkunveno de la Brita Esperanto-Asocio, Ekumena Diservo, Prelegoj, Arta-Distra Vespero,k.t.p.  Lundon, la sepan de aprilo, okazis la Ekskursoj.

Ĉe la Inaŭguro oni akceptis Proponon kiu petis oficialan adopton de Esperanto kiel internacia lingvo.  Oni poste sendis tiun Proponon al la Irlanda Registaro.  S-roj Addis kaj O'Reilly bonvenigis la kongresanojn nome de la Irlanda Esperanto-Asocio, kaj Liam Ó Cuirc bonvenigis ilin nome de la irlandlingvanoj de la insulo.

Unu el la partoprenantoj de la kongreso estis Christopher Fettes, juna instruisto en la Kolegio de Sankta Kolumba, Rathfarnham, kiu poste fariĝis Kasisto kaj pliposte Prezidanto de la Esperanto-Asocio de Irlando.

ip地址已设置保密
2007/3/13 0:32:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询