dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(11)

您是本帖的第 2360 个阅读者
树形 打印
标题:
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(11)
sam
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:银牌世界语者
文章:241
积分:2274
门派:无门无派
注册:2006年8月3日
楼主
 用支付宝给sam付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sam

发贴心情
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(11)

Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando

 

Ĉapitro 11: Eventoj de 1990 ĝis 1994

1990:  La Irish Futures Society kaj nia Esperanto-Asocio de Irlando kune aranĝis Esperanto-Konferencon la dudekan de aprilo en Trinity College, Dublino.  Ĝi estis tre interesa kaj bone organizita, sed la nombro da ĉeestantoj estis malkontentiga.  Garbhan Mac Aoidh prelegis pri Esperanto al Rotario Internacia en Tullamore, kaj nia Tullamora Klubo partoprenis la Paradon je la tago de Sankta Patriko.  Christopher Fettes ĉeestis la 50an Hispanan Kongreson en Katalunio.  Je Sabato la 13a de oktobro kelkaj el niaj membroj okazigis surstratan manifestacion en Molesworth Strees antaŭ la Oficejo de la Eŭropa Unio, Dublino.  Okazis Esperanto-ekspozicio en la Centra Biblioteko, Dublino, kaj klasoj en Parnell Vocational School, Parnell Square.  28 artikoloj aperis en ĵurnaloj kaj gazetoj.

1991:  La Asocio partoprenis en kvar sekcioj de la Festival of Languages en la Urbodomo, Dublino, kaj niaj gemembroj montris siajn preskaŭ profesiajn aktorajn talentojn.  (parenteze, miris la organizantoj ke nia grupo estis la sola kiu preparis sian improvizitan skecon en la prezentota lingvo, ĉiuj aliaj grupoj preparis la sian pere de la angla!). 

Maire Mullarney, Christopher Fettes kaj Liam Ó Cuirc ĉeestis la 76an U.K.  en Bergin, Norvegio.  Christopher denove estris la Infanan Kongreseton.  La eduka gazeto Authentik publikigis longajn artikolojn pri Esperanto provizitajn de Maire Mullarney.  Estis renkontiqo inter la Komitato de E.A.I.  kaj S-ro Harkin, de la Internacia Sekcio de la Departamento de Eduko pri la laboro de UNESKO, UNESKO-Kluboj,  kaj ilia rilato al Esperanto.  Estis en tiu  jaro ke la Dublina Kafeja Klubo transloĝiĝis al Galligan’s Café, 27 Westmoreland Street.  Entute aperis 20 artikoloj pri Esperanto.

1992:  La unua plantado de Pacarbaro okazis en la bieno de Christopher Fettes.  Estis konferenco inter nia Asocio kaj la irlanda registaro pri la ebla uzo de Esperanto en la prepara laboro por Ekonomia Disvolvado de la Estuaro Shannon.  Maire Mullarney prelegis al la Irish Association for Applied Linguistics pri “Genro en Planita Lingvo”.  Aperis bona artikolo pri Breandán Ó Mearain en Gluais, kaj pri lia projekto eldoni “Gaela-Multlingvaj Vortaroj” kun la perado de Esperanto.  Ankaŭ du aliaj el niaj membroj prilaboras “Vortaron Irlanda/Esperanto: Esperanto/Irlanda.  D-ro Seán Ó Riain de la Departemento de Fremdaj Aferoj publikigis bonegan artikolon pri Doktoroj Hyde kaj Zamenhof.

1993:  Maire Mullarney kaj Maire kaj Garbhan Mac Aoidh  ĉeestis la 78an U.K.  en Valencio, Hispanio.  Christopher Fettes helpis aranĝi la 28an Infanan Kongreseton en la sama lando.  La Esperanto-Grupo en Tullamore donacis al tiea nova tutgaela lernejo skatolon da gaellingvaj infanlibroj.

Unuafoje esperantisto, Trevor Sargent, elektiĝis ano de la irlanda parlamento.  La Verda partio subtene menciis Esperanton en sia Elekta Manifesto.  Somhairle Mac Aoidh nun laboras ĉe Esperantotur, Pollando, kaj planas konduki grupon el Pollando al Irlando en 1994.

Dum la periodo 1970 –1994 ni organizis Jarkunvenon ĉiujare; aranĝis klasojn; traktis senpagan korespondan kurson; eldonis bonegan gazeton; helpis la Esperanto-movadon en Afriko; renkontis vizitantajn alilandajn esperantistojn ktp.  La Dublina Kafeja Klubo kunvenis ĉiun semajnon sed diversloke.  Gvidas ĝin nuntempe Lorcan Mac Meanmain kaj Filip Ó Fathaigh.

Jen la fino de la komenco de nia historio.  Pri la estonteco mi diros nur, en la duvorta slogano de Zamenhof – Obstine Antaŭen!

ip地址已设置保密
2007/3/13 0:34:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询