Mi kolektis unu specialan koverton, kiu estas eldonita por la 7–a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco en julio 1987. Oni signis la stampon per portreto de Odo Bujwid, same kiel la poŝtmarko, kiun eldonis Pollanda Poŝtoficiejo en la jaro 1982.
Odo Bujwid (naskiĝis la 30-an de novembro 1857 en Vilno; mortis en la 26-an de 12 1942) estis pola kuracisto, bakteriologo, profesoro de Jagiellona Universitato en Krakovo. Li kvar jarojn studis en la universitato kun Zamenhof. Li studis la bakteriologion ĉe Koch kaj Pasteur. De tiam internacie konata eminentulo sur tiu kampo. Li verkis 250 sciencajn artikolojn en la pola, franca, germana kaj rusa lingvoj. Li fondis en Krakovo Pasteuran Instituton. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj. Post la milito li okupiĝis pri fabrikado de vakcinaĵoj en Krakovo. Li estis pioniro de mikrobiologio en Pollando kaj socia laboristo.
Lia agado por Esperanto komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prezidanto de LKK de Krakovo-UK. Postmilite li estis prezidanto de la Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj. Dank' al liaj pledoj la pola respublika prezidento Józef Piłsudski mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la UK en 1931, kies LKK-prezidanto estis Odo Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola radio de tempo al tempo aranĝis Esperantajn prelegojn.
En 1924 fondiĝis en Krakovo la PED (Pola E-Delegitaro, la gvida institucio de E en Pollando), kaj li fariĝis ĝia prezidanto. Li estis multjara prezidanto de Krakova Societo Esperanto (fondite en majo, 1906), membro de L. K., prezidanto de ISAE, honora membro de UEA, ktp. Dum pluraj jaroj li eldonis proprakoste la Polan Esperantiston kaj ĉiujn publikigaĵojn de PED. Ankaŭ aliaj gravaj materialaj subtenoj por Esperanto. Entute li estis la siaepoka ĉefulo de la Esperanto-movado en Pollando, kaj lia aŭtoritato ĉe la polaj Esperantistoj estis senescepta.
Lia edzino, Kazimiera Bujwid, pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantino ankaŭ en Esperantaj laboroj; ŝi mortis la 8-a de oktobro 1932.
Laŭ la decido de la urba konsilantaro en Gliwice, Pollando, post la propono de loka filio de PEA, la 29-an de junio 2000 oni decidis nomi du novajn stratojn en la kvartalo “Pacdefendantoj” per la nomoj de li kaj alia fama esperantisto Antoni Grabowski.
﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌﹌
笔者邮册里有一枚纪念封,是为1987年在波兰克拉科夫市举行的第7届国际医学世界语大会而发行的。专用邮戳和
Odo Bujwid (1857年11月30日出生于维尔纽斯,1942年12月26日逝世),波兰医生、细菌学家、克拉科夫亚捷隆
1912年担任第8届UK(克拉科夫)的LKK主席,从此开始了他的世界语运动生涯。第一次世界大战后担任全波兰世界语组织联合会主席。在其游说下,波兰共和国总统Józef Piłsudski热心世界语并出任1931年UK监护人,Odo Bujwid就是LKK主席。波兰广播电台不时播出世界语演讲也是他的功劳。
1924年,波兰世界语代表团(PED, 波兰世界语领导机构)在克拉科夫成立,Odo Bujwid担任主席。他还担任过克拉科夫世界语学会(成立于1906年6月)多年的主席、
Odo Bujwid的夫人Kazimiera Bujwid不仅是女权运动的先锋,也是他的科学工作和世界语活动的忠实助手。与1932年10月8日逝世。在波兰世界语协会地方分会建议下,2000年6月29日格里维采市政当局以Odo Bujwid和Antoni Grabowski的姓名在“和平保卫者”区分别命名了两条街道。 (完)