- En 1963 Carmel Mallia verkis kaj eldonis por la unua fojo en Malto interesan broŝuron en esperanto: Malta, la historia insulo.
- En la jaro 1965 la maltanoj celebris la kvaran jarcenton de la Granda Siego de Malto. Por memori la okazaĵon, la Societo organizis internacian konkurson pri Malto. Dekoj da eksterlandanoj partoprenis ĝin. Venkis la konkurson s-ro Ota Ginz el Israelo.
- En januaro 1966 aperis la unua numero de Esperanto--Bulteno de la Malta Esperanto Societo. La nomo de la bulteno ŝanĝiĝis dufoje: unue al Malta Esperantisto, kaj poste, kiam laŭleĝe nur oficialaj ŝtataj organizaĵoj rajtis uzi la vorton Malto, al Mezmara Stelo.
- Memorinda estis la vizito al Malto en februaro 1975 de la fama angla esperantisto Norman Williams, kiam li prelegis pri Esperanto al pli ol 300 studentoj de duagrada Kolegio Stella Maris College en Sliema. Li vizitis Malton alian fojon, kaj pro lia intereso en Malto kaj la loka movado, la Komitato elektis lin kiel la unuan Honoran Membron de la Malta Esperanto-Societo.
- En januaro 1977, financhelpite de la Sveda Esperanto-Federacio, nia Societo eldonis du broŝurojn maltlingve verkitajn de d-ro Mallia: L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua Kurso en Esperanto) kaj Dwar l-Esperanto (Pri Esperanto). Estas menciinde ke en 1986, okaze de la 25-a datreveno de la fondiĝo de la Malta Esperanto-Societo, la sama Sveda Federacio helpis d-ron Mallia eldoni la Antologio-n de Maltaj Poetoj, konsistantan el maltaj poemoj de li mem esperantigitaj.
- En 1978 la Societo organizis la unuan Semajno-n de Esperanto en Malto, kiam ni sukcesis varbi multajn novajn anojn. Samjare, post instigo de la Societo, du stratoj en Msida proksime al la malta universitato nomiĝis Strato Zamenhof kaj Strato Esperanto. Kiel mi jam menciis en la unua parto de ĉi tiu prelego, Msida estas la urbo de la esperanto-pioniroj, ĉar komence de la jarcento, la unuaj maltaj esperantistoj renkontiĝis en tiu urbo. Fakte ni ankaŭ elektis Msida por starigi monumenton honore al Zamenhof, inaŭguritan de la Prezidento de la Malta Respubliko en 1987, okaze de la Esperanto-jubileo.Malto estis akceptita kiel aliĝinta membro de UEA dum la 63-a Universala Kongreso de Esperanto en Varna (Bulgario) en 1978.
- Ekde la 24-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1980 okazis en Malto por la unua fojo internacia kongreso---tiu de ILEI---kun partopreno de pli ol 70 eksterlandaj esperanto-instruistoj. Estis ĉi tiu konferenco kiu instigis nin komenci organizi Turismajn Semajnoj ĉiun duan jaron.
- La malta poŝtoficejo trifoje eldonis porokazajn esperanto-poŝtŝtampojn---en 1978 okaze de la unua Semajno de Esperanto en Malto; en 1978, okaze de la ILEI Konferenco; kaj en 1980 por memorigi la 25-an datrevenon de la fondiĝo de nia Societo. Sed certe la plej granda sukceso de nia Societo estis la eldono en 1987, okaze de la Esperanto-jubileo, de la unua, kaj ĝis nun la nura, Esperanto-poŝtmarko de la malta poŝtoficejo. Malto estas do unu el la malmultaj landoj kiuj fieras pri tiu jubilea eldono.
Unua Parto: La Pionira Periodo
La 7-an de julio 1906, ĉe la Teatro Vittoria en Sliema, okazis la plej solena Esperanto-festo en la historio de la Esperanto-movado en Malto. Ĉi tiun feston oni organizis por honori s-ron Agostino Levanzin (n-ro 12925 en la zamenhofa adresaro), kies granda intereso por la kara lingvo kaj ĝia disvastigo en Malto faris lin la plej grava kaj fame konata esperantisto dum la pionira periodo de la loka movado.
Ĉar mi deziras montri al vi la movadan gravecon de s-ro A. Levanzin, al kiu mi estas multe ŝuldanta por la informo pri la pionira historio de Esperanto en Malto, mi nun legas la prelegon faritan de d-ro Gustavo Busuttil, sekretario de la Organiza Komitato, dum la festo:
"Karega, glora samideano! Mi sentas min fiera kaj emociata pro la granda honoro farita al mi de la maltaj geesperantistoj, kiuj elektis min por montri al vi niajn amemajn kaj dankemajn sentojn.
Mi estas kontenta ĉar vi vidas vin ĉirkaŭata ne nur de ĉiuj maltaj esperantistoj, sed ankaŭ de granda amaso de geamikoj, kiuj, per vi, iĝis niaj helpantoj. Jes, al vi nia respekto, nia dankemo! Vi revivigis en ni Esperanton kaj la amon por la internacia lingvo.! Vi sukcese organizis la kursojn ĉe la dugrada lernejo Liceo, kies instruisto vi mem estis. Per via laboro, multaj maltanoj iĝis membroj de la lokaj esperanto-societoj. Per viaj konferencoj kaj artikoloj, nia sankta ideo triumfis.Vi fondis la "Maltan Esperantistan grupon"; vi revivigis la "Zamenhofan Grupon"; kaj kun via fervora helpo fondiĝis la "Grupo Sliema Esperantista". Vi estis la fondinto de la "Federacio Malta Stelo", kiu celas fratigi ĉiujn maltajn esperantistojn. Pro ĉio kion vi atingis por nia nobla afero, ni restos ĉiam dankaj; ni certigas vin ke via nomo restos por ĉiam en la historio de la malta Esperanto-movado kiel memoro, amata kaj respektata de ĉiuj esperantistoj!" |
S-ro Agostino Levanzin naskiĝis en 1872 kaj mortis en 1955. Li studis ĉe la malta universitato kie li iĝis farmacisto kaj poste jura prokuristo. Li verkis la libron en la malta Is-Sa]]ar Falzun (Falzun la Sorĉisto), kaj redaktis tri diversajn revuojn: la itallingvan Lo Studente Maltese, kaj la du maltlingvajn: Il-¡abib tal-Poplu (La Amiko de la Popolo) kaj In-Na±la (La Abelo).
Serioj da artikoloj pri Esperanto aperis en La Abelo. Ĉi tiuj interesaj artikoloj entenas lingvajn lecionojn, informon pri la loka kaj internacia movado, pri la kongresoj, ktp. Tre interesa por la hodiaŭa prelego estas serio da artikoloj, aperintaj en La Abelo dum la jaroj 1911-12. Ĉi tiuj artikoloj traktis la historion de la pioniraj jaroj de la movado. La plejparton de la sekva informo mi bazis sur tiuj artikoloj.
La unua persono kiu interesiĝis en la internacia lingvo estis virino: s-ino Katarina Bonavita el St. Julians; ŝi sciis Volapük-on. Pri s-ino Bonavita, mi ne multe scias, sed ŝi sukcesis interesigi pri Volapük la eminentan s-ron Napoleone Tagliaferro, poste rektoro de la malta universitato. S-ro Tafgliaferro fariĝis granda disŝiplo de d-ro Schleyer kaj de lia internacia lingvo Volapük.
En la jaro 1887, kiam Levanzin studis ankoraŭ en la Liceo, li vizitis s-ron Tagliaferro en lia oficejo. Tiumomente, Tagliaferro al li enmanigis volapükan gramatikon de Amoretti. La rektoro tuj interesigis Levanzin pri la nova lingvo. La studento lernis la lingvon tiel bone ke li deziris fari la ekzamenon de la Volapükatidel.
Sed la perturboj dum la pariza kongreso, kie ĉeestis s-ro Tagliaferro, tuj ekhaltigis lian intereson. Multaj delegitoj trovis erarojn en Volapük, kaj deziris reformi ĝin. D-ro Schleyer kontraŭis la reformojn. Do, la eminenta Prof-ro Kerchoff kaj, i.a. s-ro Tagliaferro, fondis la Akademion de Lingu Universal kaj kreis la Idiom Neŭtral-on.
Tagliaferro kaj Levanzin studis ĉi tiun lingvon, sed kun malgranda intereso, ĉar laŭ Levanzin, al Idiom Neutral mankis diligentaj gvidantoj. Tamen Levanzin korespondis en la lingvo kun alilandanoj.
Forpasis kelkaj jaroj. En Msida, la apotekisto Arkanĝelo Agius eklernis Esperanton; li sukcese interesigis la kuraciston Gustavo Busuttil pri la lingvo. [Estas interese rimarki, ke la apoteko kie Agius kaj Busuttil laboris situis en Msida, kie en 1978, post instigo de la nuntempa Malta Esperanto-Societo, estis inaŭguritaj Esperanto- kaj Zamenhof-stratoj. Ankaŭ la monumento al Zamenhof, starigita en 1990, troviĝas en la sama urbo.]
Do, la du pioniroj de Esperanto en Malto estis Agius kaj Busuttil. Ili interesigis multajn amikojn pri Esperanto, i.a. la poeto Dun Karm Psaila, kiu verkis poemon en Esperanto: Penso Printempa, datita la 1-an de aprilo 1901. Jen ĝi:
PENSO PRINTEMPAKantas la birdoj
la suno hela,
brilas en l'alto
bluege bela,kaj per flugiloj
de l'aer' klara
venas la bruo
de l'ondo mara.Odoriĝanta,
Ruĝiĝe gaja,
Jam malfermiĝas
La rozo maja.Estas printempe;
Kia plezuro!
June ridetas
Tuta naturoRenaskiĝinta:
Ĉu vi komprenas
Flo?…En la mondo
L'amo revenas.
[Ĉi tiun poemon muzikigis Carmelo Pace, kaj oni elektis ĝin kiel deviga kanto dum la 10-a Internacia Korusa Festivalo en Malto, novembre 1998.]
Je la 23-a de decembro 1903, la unua Esperanto-Societo fondiĝis en La Valeto. Sekretario de la Malta Esperanto-Grupo Zamenhof iĝis Gustavo Busuttil; Arkanĝelo Agius iĝis kasisto. Prezidanto elektiĝis Napoleone Tagliaferro, kiu post la falo de Volapuk, rigardis Esperanton kiel la internacian lingvon de la estonteco. La grupo elektis la moton Obstine Antaŭen.
Gustavo Busuttil ricevis la numeron 8831 en la adresaro de Zamenhof. En 1905 li ĉeestis la unuan universalan kongreson en Boulogne-sur-Mer kaj persone konis La Majstron. Dum la Kongreso li estis nomita lingva komitatano por la angla. En la sama jaro li elektiĝis Fratulo de la Brita Esperanto-Asocio. Gustavo Busuttil estas certe la plej grava malta esperanto-verkisto de la pioniraj jaroj. Mi mencias kelkajn el liaj verkoj aperintaj en eksterlandaj esperanto-revuoj:
Mia Avino: en 'The Esperantist" (1904);
Kapelo el Ostoj: en "The Esperantist" (1905);
Ibrahim: Persa novelo en "Tra la Mondo";
Edziĝo ĉe miaj praavoj: en "Esperanto Katolika";
Evo: en "Esperanto Katolika";
Nino: novelo en "Germana Esperantisto";
Nekredinda…sed vera: en "Pola Esperantisto" (1913);
La Preĝlibro de l'Soldato: presita ĉe Heckners Lese- und Ubungsblatt (1913).
La 5-an de februaro 1905, ĉe la Kolegio de Sankta Paolo en Rabat, fondiĝis la Rabato/Notabile Esperanto-Grupo, kies prezidanto estis Pastro Ugolino Mercieca kaj sekretario Filippo Debono. La unua malta esperanto-instruisto, Pastro Giuseppe Tonna, estis membro de ĉi tiu grupo; en 1905-6, li organzis ĉiusemajnajn lecionojn en la internacia lingvo. La Rabato/Notabile Grupo laboris fervore por la disvastigo de Esperanto en Malto.
Kiam Levanzin vidis ke Esperanto ekdisvastiĝas, li eklernis la lingvon kaj decidis instrui ĝin al aliaj. Li organizis Esperanto-kursojn en Sliema, kie en la 8-a de februaro 1906, li fondis la Sliema Esperanto-Grupo-n.
Antaŭ la fondiĝo aperis en la gazeto Malta e le sue Dipendenze de la 5-a de februaro 1906 ĉi tiu avizo grava:
PRI kaj PRO ESPERANTO
Eksterordinaran Esperanto-kunveno okazos la 8-an de februaro 1906, je la 4.30 vespere, ĉe s-ro Levanzin de 234, Prince of Wales, Sliema. por diskuti kune oportunan rimedon por pli bone diskonigi kaj disvastigi Esperanton ĉe ni. Pro tio, ĉiuj esperantistoj estas varmpetegataj ne malĉeesti ĉi tiun kunvenon.
Li organizis aliajn kursojn en Senglea. Sed la plej sukcesaj estis tiuj kiujn li gvidis en la Liceo en la Valeto, al kiuj partoprenis pli ol 190 kursanoj, inter ili, por la unua fojo, lernantinoj.
Li ankaŭ verkis libron en la itala lingvo: Battaglie per l'Esperanto (Bataloj por Esperanto). Notinde estas ke en tiu tempo troviĝis en Malto presejo kun Esperanto-literoj ĉe s-ro Gan Critien, en Floriana.
Levanzin korespondis kun multaj eksterlandaj esperantistoj. En artikolo pri Esperanto aperinta en Malta Letteraria, la plej altnivela kultura ĵurnalo tiutempa, li skribis interalie:
Mi korespondas en Esperanto kun granda facileco kun amikoj el Svedio, Ruslando, Finlando, Hungario, Bulgario, Boemio, Ĉilio, Japanio, Hindujo, Meksikio, Bolivio, Peruvio, Portugalio, Turkio, Rumanio, Germanio, Belgio, Nederlando, Polujo kaj Danio.
Levanzin organizis multajn prelegojn en diversaj lokoj de Malto. La 26-an de Aprilo 1906, ĉe la klubo Giovane Malta en La Valeto, li prelegis pri Esperanto, ĝia facileco kaj utileco. Alian prelegon, pri kiu oni raportis ankaŭ en la tiamaj gazetoj, li organizis en Rabat. Temo de la prelego estis: Esperanto en Scienco kaj Komerco.
En Majo 1906, ĉe Sliema, li helpis fondigi la Maltan Esperantistan Grupo-n, kaj en majo de la sama jaro li fondis la Federacion Esperantan: Malta Stelo, kies sidejo troviĝis en La Valeto. Laŭ listo aperinta en Tutmonda Jarlibro Esperantista-1907, kies fotokopion mi posedas, la nombro da membroj en tiu federacio por tiu jaro estis 166, nombro kiu sufiĉe montras la fortecon de la tiutempa movado.
La jaro 1907 estis la plej grava jaro de la pionira periodo de Esperanto en Malto. Poste, kvereloj komenciĝis inter la maltaj esperantistoj. Ofendaj leteroj inter ili aperis ankaŭ en maltaj ĵurnaloj kaj en aŭgusto 1907, la esperantistoj de Sliema eksigis Levanzin de lia Honora Prezidanteco. En tiutempaj maltaj gazetoj, oni legas pri kortuma kaŭzo: Levanzin kontraŭ esperantistoj de la Komitato de Sliema. Mi ankoraŭ ne estas certa kial Levanzin fariĝis malamiko de la esperantistoj de Sliema; eble li jam favoris reformojn. En la maltlingva gazeto La Abelo de decembro 1908, mi trovis la unuan artikolon rekte atakante Esperanton. En ĉi tiu artikolo, li skribis:
Mi pravas esti Esperantisto Reformista, ĉar la no de la akuztivo ne estas necesa. Ankaŭ la jo de la adjektivoj ne estas necesa, kaj tuta via bela patroj sonas pli bela ol tutaj viaj belaj patroj.
En la sama artikolo li menciis ankaŭ la bultenon Progreso, eldonitan de Idistoj.
Kvankam gesinjoroj Levanzin ĉeestis la Barcelonan Kongreson en 1909, s-ro Levanzin ne salutis la Kongreson, ĉar li estis jam idisto.
Bedaŭrinde en La Abelo de majo 1910, Levanzin skribis:
Pri Esperanto en Malto, oni ne plu aŭdas.
La kvereloj de la maltaj esperantistoj, kaj poste la mondmilito, mortigis ĉion antaŭe konstruitan.
**************************************************************************
Pri la Esperanto-movado en Malto inter la du mondmilitoj, ni scias tre malmulte. Mi trovis nur tri etajn artikolojn pri la movado en tiu periodo:
(1) En gazeto de la malta komunumo en Egiptio, oni deklaris ke d-ro Busuttil intencas gvidi kurson en Esperanto ĉe la malta universitato.
(2) Laŭ la Tutmonda Statistiko Esperantista de Dietterle (1928), tiam ekzistis en Malto nur 7 izolitaj esperantistoj--en Msida, Sliema kaj Senglea.
(3) En la UEA Jarlibro por 1928 (paĝo 122), la nomo de Gustavo Busuttil vidiĝas ankoraŭ kiel Lingva Komitatano.
Dua Parto: La Hodiaŭa Movado.
Pri la moderna periodo de Esperanto en Malto, mi tre bone povas paroli ĉar mi mem estis unu el ĝia membro-fondintoj.
En majo 1958, d-ro Carmal Mallia estis jam interesita en la internacia lingvo. La 7-an de decembro 1961, mi ricevis leteron de li anoncantan la fondiĝon de la Societo. La letero, kiun mi ĝis hodiaŭ zorge konservas, entenis la jenan mesaĝon:
Kara S-ro Vella-Bondin,
Ĉu vi aŭdas la sonorilon de Esperantujo vokantan nin kune? Ne gravas kiom malmultaj ni estas--ni devas komenci. Se ni komencus, aliaj certe aliĝus. En ĉiuj bultenoj kaj revuoj al mi senditaj, mi ĉiam legas pri la fondiĝo de novaj Esperanto-kluboj kaj societoj. En la tuta mondo ne troviĝas loko sen klubo aŭ societo, kie oni instruas aŭ lernas Esperanton.
Ĉu vi volas aliĝi al nia Esperanto-klubo? Miaopinie ni povas renkontiĝi la 26-an aŭ 27-an de decembro 1961 ĉe la ŝtata Biblioteko en La Valeto. Bv. informi min pri la plej oportuna dato. Tuj kiam mi ricevos la respondojn, mi komunikos al vi la daton kaj horon kun la programo de la unua kunsido de nia nova Esperanto-klubo. Koran dankon.
Sincere via,
Carmel Mallia.
Ĉi tiun leteron s-ro Mallia sendis al 13 personoj montrintaj intereson en Esperanto. Nur 6 respondis. La unua kunsido okazis la 26-an de decembro 1961. Tiun tagon la ŝtata biblioteko estis fermita; do ni renkontiĝis ĉe la apuda Kafejo Premier.
El la 7 membroj fondintoj nur 3 restis fidelaj al Esperanto: D-ro Carmel Mallia, kiu elektiĝis la unua prezidanto, s-ro John Vella Bondin, la nuntempa sekretario kaj s-ro Anthony Mercieca, kiu dum la lastaj jaroj iĝis la oficiala instruisto kaj cicerono de la Societo. Mi ne povas ne mencii alian fondinton--s-ron Reno Caruana--kiu restis tre aktiva ĝis sia frua forpaso en 1983, ankoraŭ 40-jaraĝa.
La 7 samideanoj starigis la Societon de Maltaj Esperantistoj (poste: Malta Esperanto-Societo). Novelektitan provizoran komitaton preparis statuton. Laŭ la unua statuto la celo de la Societo estis la disvastigo de Esperanto kaj ĝiaj idealoj de paco kaj interkompreno en la malta insularo. Hodiaŭ ni daŭrigas samcele.
Por la tutunuaj membroj la plej grava malfacilaĵo konsistis en la fakto ke preskaŭ neniu en Malto aŭdis pri de Esperanto. Hodiaŭ feliĉe, tiu malfacilaĵo ne plu ekzistas. Ĉiu maltano nun aŭdis pri Esperanto..kaj multaj eĉ lernis ĝin. Ĉar ekde la unuaj jaroj, la Societo instruis la internacian lingvon aŭ perkoresponde aŭ vespere en klasoj. Mi bone memoras la unuan vesperkurson en 1973 kun 63 partoprenantoj.
Ankaŭ la membraro kreskis kaj hodiaŭ oni povas senerare aserti ke la loka Esperanto-Societo estas unu el la plej aktivaj kulturaj societoj en Malto.
Ne eblas en ĉi tiu mallonga prelego paroli detale pri ĉiuj agadoj kaj okazintaĵoj dum la lastaj 38 jaroj, kaj samtempe mi ne deziras fanfaroni, estante parto de la historio de la moderna Esperanto-Societo en Malto. Tamen mi mencias nur la plej gravajn.
Dum la lastaj 6 jaroj, la Malta Esperanto-Societo organizis ĉiujare esean Konkurson pri Lingvoj por lernantoj en dugrada lernejoj. Ĉi tiu konkurso preskaŭ fariĝis atenditan eventon en la malta kultura kalendaro. La nombro de partoprenantoj kreskas ĉiujare; oni anoncas la venkintojn de la Konkurso dum Kultura Vespero organizata en februaro okaze de la Semajno de Internacia Amikeco. Ni ĉiam invitas gravulon (maltan aŭ eksterlandan esperantiston hazarde troviĝantan en Malto) por prezidi tiujn Vesperojn.
La elekto de la prezidanto d-ro Carmel Mallia al la Akademio de Esperanto estis granda honoro, ne nur por li mem, kiu laboregis por la disvastigo de Esperanto en Malto kaj multe verkis en la internacia lingvo, sed ankaŭ por nia Societo. Fakte estas la unuan fojon ke la Malta Esperanto-Societo povas fieri ke maltano elektiĝis kiel Akademiano!
El ĉio ĉi tio oni povas konkludi ke nia Societo estis kaj ankoraŭ estas tre vigla. Ni ne atendas miraklojn, sed ni estas certaj ke la arbo de ni plantita en 1961, kaj tiel bone kulturita dum la lastaj jaroj, donos estonte pli da abunda frukto.
John Vella-Bondin,
Sekretario,
Malta Esperanto-Societo.
Prelego okaze de la 7-a Turisma Semajno
Dimanĉon, la 5-an de septembro 1999