dvbbs
Êղر¾Ò³
ÁªÏµÎÒÃÇ
ÂÛ̳°ïÖú
dvbbs

>> ½éÉÜÊÀ½çÓïÀúÊ·¡¢³£Ê¶ºÍ¸÷¹úÊÀÔËȤÎÅ
ËÑÒ»ËѸü¶à´ËÀàÎÊÌâ 
ÊÀ½çÓïѧϰÂÛ̳ ¡ú ÊÀ½çÓïѧϰÌÖÂÛÇø ¡ú ÊÀ½çÓï֪ʶÇø Konoj pri Esperanto ¡ú µÂ¹úµÄÊÀ½çÓï³ÇÊÐ--¡ï Herzberg

ÄúÊDZ¾ÌûµÄµÚ 3474 ¸öÔĶÁÕß
Ê÷ÐÎ ´òÓ¡
±êÌ⣺
µÂ¹úµÄÊÀ½çÓï³ÇÊÐ--¡ï Herzberg
eruda
ÃÀŮѽ£¬ÀëÏߣ¬ÁôÑÔ¸øÎÒ°É£¡
µÈ¼¶£º±ê×¼ÊÀ½çÓïÕß
ÎÄÕ£º16
»ý·Ö£º310
ÃÅÅÉ£ºÂÌÉ«
×¢²á£º2008Äê9ÔÂ7ÈÕ
Â¥Ö÷
 ÓÃÖ§¸¶±¦¸øeruda¸¶¿î»ò¹ºÂòÆäÉÌÆ·£¬Ö§¸¶±¦½»Ò×ÃâÊÖÐø·Ñ¡¢°²È«¡¢¿ì½Ý£¡ µã»÷ÕâÀï·¢Ë͵ç×ÓÓʼþ¸øeruda

·¢ÌùÐÄÇé
µÂ¹úµÄÊÀ½çÓï³ÇÊÐ--¡ï Herzberg

Germana Esperanto-Cetnro / Interkultura Centro Herzberg (ICH),

 DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

13.09.2008
Nekompletaj veraj informoj el la lastaj monatoj el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (Legu, pripensu + kunaktivu!)

1) Je la 12-a de julio 08 okazis festo pro la dua naskigxtago de Herzberg - la Esperanto-urbo.

Cxeestis i.a. d-ro Rudolf Fischer (GEA-prezidanto), Gerhard Walter (urbestro) kaj pli ol 50 aliaj personoj.

Belegan 300-graman memormedalon okaze de la dujara naskigxtagofesto kreis la fama medalisto Peter Götz Güttler el Dresdeno. Peter Zilvar transdonis la unuan valoran ekzempleron por la urbo je mano de urbestro de Gerhard Walter, kiu tre gxojis pri la elstara artkreajxo. Sur la frontflanko videblas la kastelo Herzberg kun Esperanto-stelo kaj sur la dorsa flanko trovigxas la urba blazono. La unika memormedalo el bronzo estas acxeteabla cxe ni.

2) Ni kore dankas al Dirk Bindmann, kiu vere bonkvalite tradukis al Esperanto la mangxokartojn por la grekaj restoracioj "Artemis" kaj "Akropolis" kaj de la cxina restoracio. D-ro Rudolf Fischer transdonis sub granda aplauxdo la novan mangxokarton al la cxefo de la cxina restoracio Nanjing. Nun ekzistas jam sep diversaj esperantlingvaj mangxokartoj en Herzberg.

3)Dumsomere ni havis konstante gastojn, el Tanzanio, Svislando,Britio, Cxinio, Koreo,Francio, Usono, Italio,Hungario, ktp.

4) La lingvoinstruisto de la gimnazio en Herzberg Christopher Koch partoprenis kun du gelernantoj el Herzberg

la Infanan Kongreson en Oostvorne/Nederlando.

5) En Auxgusto okazis la 3a SALO (Somera Arbara Lernejo) en Jemielno cxe Góra/PL kun 20 gelernantoj el Herzberg kaj Góra. La komunan E-feriumadon gvidis geamikoj el PL kaj Otto Kern (Herzberg) kaj Andreas Diemel (Duisburg).

6) Intertempe aperis du koloraj turismaj brosxuroj pri Herzberg kun rondvojo kaj pri turismaj allogajxoj en Herzberg kun la 4 urbopartoj. Se vi sendas al ni posxtmarkojn je valoro de 1,50 € ni povos sendi al vi kelkajn ekzemplerojn.

7) Proksima Boule-ludejo (inter la urbodomo kaj ICH, apud la lago Jues)

nun havas esperantlingvan instrutabulon. Venu kaj spertu la multajn Esperanto-eblecojn.

8) 9 infanoj kun gepatroj kaj 3 geinstruistoj de la baza lernejo Bar Hill cxe Cambridge (GB) vizitis fine de auxgusto 2008

Herzberg kaj la lernejojn en Herzberg. Grandparte ili trovis gastiggepatrojn. Okazis bonaj kontaktvizitoj kun ekskursoj, komunaj festoj kaj kun instruado de Esperanto far Tim Morley en la baza lernejo Nicolai en Herzberg. La sukcesan projekton de Brita Esperanto-Asocio sub nomo "Springboard" oni dauxrigos dum la venontaj jaroj, cxar nun la projekto estas akceptita laux Comenius-programo de EU. Demandu Zsofia Korody au Otto Kern pri tio.

9) KONSTANTAJ Esperanto-kreejoj resp. logxejoj en Herzberg

a) ICH en Grubenhagenstrato 6 (kvazaux kiel Centra Oficejo), 65 + 45 m2

b) Domo de la Renkontigxo kun aparta Esperanto-cxambro (20m2 + kunuzeblecoj (cx. 120m2)

c) Speciala Esperanto-Arkivejo en la subtegmentjo de la Malnova Urbodomo. Post renovigo ni havos belan duan cxambron kun librosxrankoj por niaj duoblaxoj, varbiloj, aktujoj, ktp. 30m2 + 25m2 (nova).

d) VOLONTULEJO. (NOVA!) Bonsxanco por la praktika Esperanto-evoluigado. cx. 80m2

La urbo disponigas por volontuloj kaj honoroficaj E-helpantoj novan logxejon kun laboreblecoj en la domo de la fajro-brigado. Dankon por la subvencioj por la renovigado kaj mebligado al GEA, AGEI, Frössel-Fondajxo (de la urbo) kaj EGS..

10) Interkultura Tago en Herzberg je la 6a de septembro kun E-informbudo. Multaj infanoj jam salutas en Esperanto, aliaj petas Esp.-kursojn. Multaj homoj gxojas pri Herzberg kun la speciala trajto: ekfunkciado kiel oficiala Esperanto-urbo.

11) Dankon pro la tradukadlaboroj:

a) Kalendaro 2009 de Pädagogium Bad Sachsa (tradukoj: G. C. Fighiera + E-grupo Unterweser)

b) Sxtalfabriko Pleissner en Herzberg estonte ankau salutos en Esperanto

c) Tradukoj: teksto de katedralo Brunsvigo (Andreas Diemel) kaj Urba Muzeo Brunsvigo (tradukgrupo al Hanovro, baldau oakzos oficiala transdono kun gazetara konferenco)

Dankon al cxiuj (eble ne menciitaj homoj), kiuj kunkonstruas!

Amike kaj samideana salutas

Peter Zilvar Marika Frense
http://esperanto-urbo.de

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:

Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg

D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo

Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983

http://www.herzberg.de

http://ic-herzberg.de

(kun fotoalbumo)

ipµØÖ·ÒÑÉèÖñ£ÃÜ
2008/9/15 12:08:17

 1   1   1/1Ò³      1    
ÍøÉÏóÒ× ´´ÔìÆæ¼£! °¢Àï°Í°Í Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
Ò³ÃæÖ´ÐÐʱ¼ä 0.04590 Ãë, 4 ´ÎÊý¾Ý²éѯ