dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 发布水平较高的世译汉、汉译世,或双语对照的作品。达不到要求的作品将被转移至“写作和翻译习作专区”。
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj → Zhu Ziqing: Printempo

您是本帖的第 3101 个阅读者
树形 打印
标题:
Zhu Ziqing: Printempo
laoyuan
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:标准世界语者
文章:5
积分:224
门派:无门无派
注册:2008年1月26日
楼主
 用支付宝给laoyuan付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给laoyuan

发贴心情
Zhu Ziqing: Printempo

Verkis Zhu Ziqing

Elĉinigis Laoyuan

Mi sopiras kaj sopiradas. Alvenas la printempa venteto kaj proksimiĝas la printempaj paŝoj.

Ĉio malfermas siajn okulojn kun plezuro, kvazaŭ ĵus vekiĝinte. Klariĝas kaj malsekiĝas la montoj, leviĝas la akvo kaj ekradias la vizaĝo de la suno.

Herbetoj elŝovis el la tero preteratendite, aperante delikataj kaj verdaj. Ili etendiĝas ĉie en la ĝardeno kaj kampoj se vi rigardas foren. Ili tie sidas, kuŝas, sin rulas, ludas piedpilkon, vetkuras kaj ĝuas kaŝludon. La venteto trapasas senbrue kaj la herbetoj estas molaj.

Persikarboj, abrikotarboj, pirarboj -- ĉiuj konkuras inter si por havi plenan floradon. Tiuj floroj estas ruĝaj kiel fajro, rozaj kiel krepuskruĝo kaj blankaj kiel neĝeroj. La floroj dolĉe gustas; kaj se vi fermas la okulojn, vi sentas, kvazaŭ la arboj jam pleniĝus de persikoj, abrikotoj kaj piroj! Sub la floroj zumas centoj da miloj da abeloj, kaj flugas tien kaj reen diversspecaj papilioj. Ĉie videblas sovaĝaj floroj kiuj, diversaspektaj, kun aŭ sen nomoj, disiĝas ene de densaj herboj, palpebrumante kiel okuloj aŭ steloj.

"La vizaĝon karesis salika venteto nemalvarma*)", ĝuste kiel patrino karesas vin per mano. La vento alportas la guston de plugita tero, miksiĝante kun tiu de verdaj herbetoj kaj ankaŭ agrabla odoro de diversaj floroj -- ĉio ĉi fermentas en humideta aero. Birdoj metas siajn nestojn inter diverskoloraj floroj kaj delikataj folioj kaj, ekĝojinte, invitas siajn amikojn por parademe elflui el siaj kristalaj voĉoj belajn melodiojn, kiuj respondas al la facila venteto kaj fluanta akvo. Tiam ankaŭ laŭte sonas tuttage la fluteto de knabo sidanta sur la dorso de bovo.

Ofte videblas la pluvo, kiu certe daŭras du aŭ tri tagojn se ĝi falas. Sed vi ne devas ĉagreniĝi. Vidu! La pluveroj falas aŭ kiel bovharoj aŭ kiel porbrodadaj kudriloj aŭ kiel maldikaj fadenoj dense, oblikve trikitaj. La tegmentojn de loĝdomoj vualas maldikaj fumoj. La folioj tamen estas brilete verdaj kaj herbetoj okulfrape verdaj. Ĉe vesperiĝo eklumiĝas la lampoj, iomete de kies lumo reliefigas kvietan kaj pacan nokton. En la kamparo vilaĝanoj tenantaj ombrelojn promenas sur vojetoj aŭ apud ŝtonaj pontetoj; estas ankaŭ tiuj, kiuj laboras en la kampoj, portante pajlajn pluvmantelojn sur siaj ŝultroj aŭ bambuĉapelojn sur siaj kapoj. Kvietas iliaj kabanoj kun pajlaj tegmentoj dise kuŝante en la pluvo.

Iom post iom multiĝas kajtoj sur la ĉielo kaj ankaŭ multiĝas geknaboj sur la tero. Kaj en la urboj kaj en la kamparo, ĉiuj, ĉu junaj ĉu maljunaj, eliris el siaj domoj, kvazaŭ ĉasante la tempon. Ili sin malrigidigas kaj vigligas; ĉiu faras sian propran laboron. "Printempo gravas por la tutjara laboro." Ĉe la ĵusa komenco troviĝas sufiĉe da tempo kaj espero.

Printempo estas kvazaŭ nove naskita bebo, kiu estas nova de la kapo ĝis la piedoj.

Printempo estas kvazaŭ belega knabineto, kiu iras, ridetante.

Printempo estas kvazaŭ fortika junulo, kiu, kun fereskaj brakoj, talio kaj piedoj, gvidas nin antaŭen.

(El Zhu Wenshu: Ĉinlingva Legolibro por Mezlernejanoj, Volumo I, julie 1933)

-----------------------------

*) La origina poemo de Zeng Zhinan (Sud-song dinastio):

Jueju

En l' ombron de arbego haltiginte la boaton,

Mi trapasis ponton orienten, apogate per bastono.

Abrikotflora pluvo apenaŭe malsekigis la veston,

La vizaĝon karesis salika venteto nemalvarma.

[此贴子已经被作者于2008-4-11 10:56:01编辑过]
ip地址已设置保密
2008/3/8 11:18:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Printempo
Zhu Ziqing

  Oni sopiras kaj sopiras, kaj finfine alvenas la sopirata orienta zefiro kaj aŭdiĝas la paŝoj de printempo.
  Kvazaŭ ĵus vekiĝinte el dormo, ĉiaĵoj ĝoje malfermas siajn okulojn. Montoj brile humidiĝas, riveroj ŝveliĝas kaj la vizaĝo de la suno ruĝiĝas.
  Herboj nerimarkite elŝovas sin el la tero, june verdaj. En la ĝardenoj, sur kampoj vidiĝas vastaj tapiŝoj el ili, sur kiuj oni aŭ sidas aŭ kuŝas aŭ ruliĝas aŭ ludas piedpilkon aŭ vetkuras aŭ faras kaŝludojn. La vento mildas, la herboj molas.
  Persikarboj, abrikotarboj kaj pirarboj, konkurante unuj kontraŭ aliaj, ekpompas per diverskoloraj floroj:. la ruĝaj similas fajron, la rozaj matenruĝon kaj la blankaj neĝon. La floroj elspiras dolĉan guston. Kun okuloj fermitaj, oni kvazaŭ sentas, ke persikoj, abrikotoj kaj piroj jam plene pendiĝas sur la arboj. Ĉirkaŭante la florojn zumas centoj kaj miloj da abeloj kaj flirtas papilioj grandaj kaj malgrandaj. Ĉie kreskas sovaĝaj floroj diversspecaj, konataj kaj nekonataj, kaj ili punktas la herbojn kvazaŭ okuloj aŭ steloj palpebrumantaj.
 “Ne frostas la zefiro de primavero.Vere kiel la karesantaj manoj de l' patrino, la venteto alportas la odoron de la ĵus plugita tero, kaj aromon de verdaj herboj kaj diversaj floroj, la miksitan bonodoron, kiu flosadas en malseketa aero. La birdoj nestiĝintaj inter riĉaj floroj kaj junaj folioj ĝoje ĉirpas klarvoĉe por alvoki siajn amikojn kaj kunulojn, kaj ilia melodia kantado eĥas kun la karesanta zefiro kaj murmura rivero. Kaj ankaŭ la flutetoj de bovpaŝtistetoj klare sonoradas tuttage dum ĉi tiu tempdaŭro.
  Pluvo estas kutima vizitanto kaj, se ĝi alvenas, ĝi ofte restadas por du aŭ tri tagoj. Sed tio ne ĝenas. Jen, ĝi falas kiel aŭ bovaj haroj aŭ floraj filamentoj aŭ delikataj silkoj, dense kaj oblikve kunteksitaj, kaj vualas la tegmentojn per  nebulo malpeza. La folioj de arboj tamen brile verdas. Kaj la herbetoj verdas okulpike. Vespere kiam ekbrilas lampoj, la haloa flava lamplumo reliefigas kvietan pacan nokton. En la kamparo, senhaste paŝas homoj tenante pluvombrelojn sur vojetoj aŭ ĉe ŝtonpontoj; surkampe ankoraŭ vidiĝas laborantaj kampuloj surhavantaj junkmantelojn kaj bambuajn ĉapelojn. Iliaj kabanoj, lokitaj maldense, tenas sin silentaj en  pluveto.
  Iom post iom multiĝas kajtoj sur la ĉielo kaj ankaŭ la infanoj sur la tero. Tiel en la urbo kiel en la kamparo, junuloj kaj maljunuloj konkure venas el la domoj, por ke  ili povu movigi siajn muskolojn kaj ostojn, vigligi sian spiriton kaj poste iri al siaj propraj okupoj.  "La laboro de la tuta jaro dependas de bona komenco en printempo.
Ĉar ĉio ĵus komenciĝis, oni povas disponi je sufiĉe da tempo kaj kovi sufiĉe da espero.
  Printempo, kiel novnaskita bebo, nova trakorpe, kreskas kaj kreskas.
  Printempo, kiel bele vestita knabino,  ridante piediras.
  Printempo, kiel fortika junulo kun feraj brakoj kaj gamboj, gvidas nin antaŭen.

                                        esperantigis Zhu En

转贴自《世界语学习》网站

ip地址已设置保密
2008/3/19 21:38:49
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

  盼望着,盼望着,东风来了,春天的脚步近了。
  一切都像刚睡醒的样子,欣欣然张开了眼。山朗润起来了,水涨起来了,太阳的脸红起来了。
  小草偷偷地从土里钻出来,嫩嫩的,绿绿的。园子里,田野里,瞧去,一大片一大片满是的。坐着,躺着,打两个滚,踢几脚球,赛几趟跑,捉几回迷藏。风轻悄悄的,草软绵绵的。
  桃树 杏树 梨树,你不让我,我不让你,都开满了花赶趟儿。红的像火,粉的像霞,白的像雪。花里带着甜味儿;闭了眼,树上仿佛已经满是桃儿 杏儿 梨儿。花下成千成百的蜜蜂嗡嗡地闹着,大小的蝴蝶飞来飞去。野花遍地是:杂样儿,有名字的,没名字的,散在草从里像眼睛,像星星,还眨呀眨的。
  “吹面不寒杨柳风”,不错的,像母亲的手抚摸着你。风里带来些新翻的泥土的气息,混着青草味儿,还有各种花的香,都在微微润湿的空气里酝酿。鸟儿将巢安在繁花嫩叶当中,高兴起来了,呼朋引伴地卖弄清脆的喉咙,唱出宛转的曲子,跟轻风流水应和着。牛背上牧童的短笛,这时候也成天嘹亮地响着。
  雨是最寻常的,一下就是三两天。可别恼。看,像牛毛,像花针,像细丝,密密地斜织着,人家屋顶上全笼着一层薄烟。树叶儿却绿得发亮。小草儿也青得逼你的眼。傍晚的时候,上灯了,一点点黄晕的光,烘托出一片安静而和平的夜。在乡下,小路上,石桥边,有撑起伞慢慢走着的人;地里还有工作的农民,披着簑戴着笠。他们的房屋,稀稀疏疏的,在雨里静默着。
  天上风筝渐渐多了,地上孩子也多了。城里乡下,家家户户。老老小小,也都赶趟儿似的,一个个都出来了。舒活舒活筋骨,抖擞抖擞精神,各做各的一份事儿去。“一年之计在于春”,刚起头儿,有的是工夫,有的是希望。
  春天像刚落地的娃娃,从头到脚都是新的,它生长着。
  春天像小姑娘,花枝招展的,笑着,走着。
  春天像健壮的青年,有铁一般的胳膊和腰脚,他领着我们上前去。

ip地址已设置保密
2008/3/19 21:40:02

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询