Kun granda ĝojo kaj riĉa rikolto mi finis mian duonmonatan vojaĝon (2013/01/16-01/30) en Koreio. Se mi resumu ĝin per kelkaj vortoj, mi pensas, ke estas jenaj: Bela renkontiĝo kun esperantistoj, Bona impreso pri la 8-a internacia renkontiĝo de Meditado kaj la 3-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA), Sukcesa komunikado pri E-instruado, Ĝuo de Esperanta etoso.
Kiel simpla ĉeestanto, mi havigis al mi tre bonan kaj neforgeseblan sperton en Koreio, tio ne estas komparebla kun tiuj Esperanto-eventoj, kiujn mi kiel ĉeforganizanto zorgis en Ĉinio dum lastaj 5 jaroj, ĉiufoje mi estis streĉita kaj elĉerpita kaj apenaŭ povis ĝui la tuton. Tamen ĉi-foje, mia koro ĉiam estis ĝoja kaj malstreĉita, pro tio mi multe ĝuis kaj bele spertis.
Pri tiu ĉi bela renkontiĝo, mi ricevis bonan impreson, speciale de jenaj flankoj:
Bone aranĝita laboro
Alvenis al Koreio 13 ĉinaj esperantistoj por la du eventoj, 6 el ili estas membroj de ILEI. Estis la unuafojo viziti Koreion por ni ĉiuj, krom S-rino SONG Ping. Estis neatendite, ke ILEI-Koreio bone aranĝis ĉion: esperantistoj akceptis nin ĉe flughaveno, trovis gastigantojn aŭ malmultekostan hotelon, mendis trajnbiletojn por ni. Esperantistoj en Busan eĉ zorgis nian postseminarian turismon tie kaj bone regalis nin. Ĉio ĉi kortuŝis nin.
Bela konferenca libro
Tute malsame kiel la okazigintaj du sesioj de ISOA, ILEI-Koreio preparis tre belan kaj altnivelan libron antaŭ la seminario. Stefan MacGil, prezidanto de ILEI, alte taksis la majestan 55-paĝan dokumenton: “Kia brila modelo por ĉiuj organizantoj de eventoj - pretigi ĉion antaŭ la aranĝo, anstataŭ lukti tra monatoj poste, kun tuta malcerto pri fina livero. Kiel ekzemplo de 'plej bona praktiko' ĝi estas nepre vaste koninda.” Ĝi meritas ĉian laŭdon.
Akademiaj interŝanĝoj
Sendube, depost la kunlaboro inter tri sekcioj (ĉina, korea kaj japana), ILEI progresas rapide en Azio. ISOA ne nur fortigas la ligojn inter instruistoj de la orienta Azio sed ankaŭ kunigas diversnaciajn esperantistojn.
La ĉeftemo estas Esperanto-instruado en lernejo. Sume estis 8 prelegoj pri Esperanto-instruado en lernejoj ĉinaj, japanaj kaj koreaj, pri instruaj metodoj kaj lernolibroj,kaj ceteraj. De kiu ajn flanko oni ĝin taksas, tiu ĉi ISOA estas altnivela,sendube, ankaŭ sukcesa.
Familia etoso
Mi ne povas forgesi tiujn tagojn, kiujn ni kune pasigis en Iksan. Ĝis nun la pasintaj okazaĵoj multfoje aperis antaŭ miaj okuloj. Neforgeseblis, ke ni ofte eksplode ridis pro amuzaĵoj, ke ni kune babiladis,ekskursis. Ĉio ŝajnas,ke ni estus familianoj. Kvankam la vetero ekster la domo estis malvarma, tamen en nia koro ni sentis, ke ni jam estas en printempo.