dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 研究世界语运动方面的文章,长短不论
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区世界语文论 Eseoj pri Esperanto → 天津世协2008年会论文摘选之一:KIE ESTAS LA ELIRVOJO DE LA ĈINA ESPERANTO-MOVADO?

您是本帖的第 2034 个阅读者
树形 打印
标题:
天津世协2008年会论文摘选之一:KIE ESTAS LA ELIRVOJO DE LA ĈINA ESPERANTO-MOVADO?
bovido
帅哥哟,离线,有人找我吗?
头衔:铁杆世界语者
等级:金牌世界语者
文章:317
积分:2631
门派:绿色
注册:2006年8月22日
楼主
 用支付宝给bovido付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给bovido

发贴心情
天津世协2008年会论文摘选之一:KIE ESTAS LA ELIRVOJO DE LA ĈINA ESPERANTO-MOVADO?
KIE ESTAS LA ELIRVOJO DE LA ĈINA ESPERANTO-MOVADO?
La nuna politiko”Reformado kaj malfermado”donas la novajn defion kaj ŝancon al la disvastigo de la ĉina Esperanto-movado. Samtempe aperas la taŭgaj kondiĉoj iradi al la internacia Esperanto-scenejo. Mi donas kelkajn ekzemplojn: Ĉinio sukcese okazigis la 89-an UK en Beijing en 2004, la 58-an Esperanto-kongreson de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFK) en Shanghai en 2006. La sukceso de la internaciaj kongresoj, montrante, ke la Esperanto-movado de Ĉinio disvastiĝas rapide, ke la lingvo-nivelo kaj organiza kapablo multe altiĝas, forte influas al la Esperanto-movado en la mondo. La ĉina esperantistaro ludas pli kaj pli gravan rolon en la mondo.
Lastajn jarojn iuj ĉinaj esperantistoj partoprenis en la 57-a IFK en Brasov de Rumanio kaj la 4-a Azia kongreso en Katmando de Nepalo en 2005, la 92-a UK en Jokohamo de Japanio en 2007, la 93-a UK en Roterdamo de Nederlando kaj la 60-a IFK en Poznano de Pollando en 2008, ne inkluzive de iuj alilandaj kongresoj konferencoj kaj seminarioj ktp. En Ĉinio okazis regionaj Esperanto-kongresoj kaj renkontiĝoj. Aperas multaj Esperanto-kursoj en universitatoj, mezaj kaj elementaj lernejoj. La uzado de Esperanto fariĝas pli vasta, efika kaj racia.
Sed iuj el ni ankoraŭ ne kutimiĝas pri la ŝanĝo de la planita ekonomio al la merkata. En tiuĉi flanko ni devas lerni de la Esperanto-organizoj de aliaj landoj. En Japanio, Koreio, Vjetnamio, Pollando, Rumanio, Ukrainio kaj iuj eŭropaj landoj, kiujn mi vizitis, la Esperanto-organizoj mem solvas la financan, oficejan kaj personan problemojn. Ili okazigas tutlandajn kaj regionajn Esperanto-kongresojn preskaŭ ĉiujare, somerajn aŭ vintrajn renkontiĝojn, kunloĝadoj, kaj deversfakajn seminariojn. Ĉiuj iliaj Esperanto-eventoj estas ne luksaj kaj pragmataj. Ili donas al ni bonan ekzemplon. Antaŭ ni ekzistas la elirvojo por la ĉina Esperanto-movado laŭ mia vidpunkto:
1. Ĉiuj lokaj Esperanto-organizoj devas obei la koncernajn ŝtatajn leĝojn kaj regulojn.
2. Esperanto-organizoj devas mem solvi la financon, oficejon kaj laboranton diversmaniere.
3. La junigo de la ĉina esperantistaro devas esti alte atentita por ni, ĉar junuloj estas la espero de nia Movado.
4. Ĉiulokaj Esperanto-organizoj necesas posedi la kvalifikitajn Esperantajn instruistojn por bone kulturi novajn esperantistojn. Pro tio ni devas enkonduki la Internacian Ekzamenon en niajn Esperantato-aktivadojn.
5. Ni devas altigi la lingvan nivelon, por ke ni bone uzu Esperanton kiel lingvan ilon en diversaj flankoj, ekz. en turismo, scienc-teknikoj, edukado, komercado ktp. Estas grave por la publiko, ke Esperanto estas aplikebla multflanke. Alivorte, Esperanto devas kunlabori kun aliaj fakoj.
6. Ni klopodas propagandi kaj popularigi Esperanton al la publiko.
7. Esperantistoj devas krei kaj trovi la ŝancon partopreni en la en-kaj ekster-landaj Esperanto-agadoj por praktiki la lingvon kaj konatiĝi kun diverslandaj esprantistoj en la mondo. Memoru, ke praktiko estas la plej bona metodo lerni Esperanton.
8. Regionaj Esperanto-aktivadoj estas la fundamento de la ĉina Esperanto-movado. Ĉiu loka organizo agas en sia propra maniero, kompletigas sin laŭ siaj trajtoj kaj kondiĉoj.
9. Tutlanda Esperanto-kongreso devas esti regula kaj necesa por harmonii la diverslokan movadon.
10. Ĉina Esperanto-Ligo ludu la ludendan rolon en la kunordigo de la diverslokaj Esperanto-organizoj kaj aranĝado de la tutlanda Esperanto-kongreso.
Ni kredas, ke sub la ĉiama gvidado de la Kompartio kaj ŝtata registaro la ĉina esperantistaro faros grandan sukceson kaj kreos la novan situacion en la Esperanto-movado de Ĉinio en la estonteco.
-- De Hanz

Ĝisosta Esperantisto
ip地址已设置保密
2009/4/11 8:52:30

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 3 次数据查询