Al Aŭrora (Mao Xiaoli)
Al Aŭrora (Mao Xiaoli)
okaze de ŝia naskiĝtago (2010)
—laŭ ĉinesko Wanghaichao
Al Aŭrora
mi prezentu
pro ŝia diligent'
bondeziron
kaj saluton
en ĉi gaja moment'
post longa atend'.
En nia movad'
kun kora sent'
ŝi laboras
varme ĉiam en silent'
Ŝi sen indiferent'
zorgas pri verda
afer' sen pent'
de l' asoci'
ĝis l' E-movad'.
Ŝi en nia taĉment'
agas kiel vent'
aktivas jam per
bona prezent'.
Ho, Aŭrora,
plu daŭrigu sen ostent'.
Aŭrora (Mao Xiaoli): aktiva esperantisto, vic-sekretario de Chongqing-a Esperanto-Asocio http://www.ipernity.com/home/mao.xiaoli
Wanghaichao (rigardo al martajdo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj po 11 versoj de 446, 446,5,54,47 / 6,54,446,5,54,47 silaboj, laŭ rimaranĝo xxa, xxa,a,xa,xa / a,xa,xxa,a,xa,xa (x = serima)