Konsiloj pri tradukado de kantoj
Ĉi-sube mi pritraktas kelkajn atentopunktojn rilate al tradukado de kantoj en Esperanton. Unue mi prezentas kelkajn ĝeneralajn konsiderojn, kaj poste mi priparolas kelkajn pli specifajn temojn: rimon, ritmon, fluecon kaj enhavon.
Ĝeneralaj konsideroj
Estas multaj atentopunktoj kiuj ĝenerale rilatas al tradukado. Kelkajn mi mencias ĉi tie. Tradukado de kantoj tamen, estas io tute alia ol tradukado de prozo.
- Tradukoj estu lingve seneraraj.
- Oni observu la regulojn pri apostrofado. Oni ekzemple ne apostrofu adjektivon aŭ vorton kun akuzativa finaĵo. Nur apostrofu la o-finaĵon kaj la a de la artikolo (l'). La apostrofo povas aperi ankaŭ en la esprimo dank' al. Alispeca apostrofado estas kutime evitinda. Kelkaj eksperimentis pri la elizio de -aŭ (*ankor', *kvaz') aŭ pri la elizio de la komenca e de esti (*'stas, *'stis, *'stu, ktp.). Anstataŭ tiu lasta elizio estas pli bone eluzi la verbigajn eblojn de Esperanto. Do anstataŭ Ŝi 'stas bela oni diru ekzemple Ŝi tre belas.
- Tradukoj stile kongruu kun la originala teksto. Tio signifas ekzemple, ke se la originalo uzas ĉiutagan lingvaĵon, oni ne traduku tro literaturece per multaj neologismoj k.t.p.
- Tradukoj estu vivipovaj per si mem. Legantoj kaj aŭskultantoj laŭeble ne rimarku, ke temas pri neoriginala teksto. Oni do konsciu, ke tradukado ne estas lerneja ekzerco por pruvi al instruisto la bonan komprenon de la originalo. Tiu ĉi konsidero havas kelkajn konsekvencojn:
- Se estas malfacile trovi rime kaj ritme taŭgan tradukon, oni ne timu iom alivortigi la ideon de la enhavo, elektante alian bildon aŭ komparon. Tradukoj ofte elspiras tradukitecon kaj torditecon se oni rigore tradukas laŭvorte.
- Oni ne sklave kopiu fuŝojn aŭ fuŝetojn el la originalo. Se la originalo uzas nevivajn, senkolorajn rimojn kaj komparojn, fuŝas pri akcentoj k.t.p., oni ne nepre kopiu ilin. Tradukoj emas esti iom malpli bonaj, malpli sukaj, ol la originalo, do oni ne maltrafu ŝancojn igi tekston pli ĝuinda por la aŭskultantoj. Aliflanke, oni kompreneble ne korektu "fuŝojn" ironie, parodie aŭ alicele intencitajn.
- Ĉe tradukado de kantoj oni trovu kontentigan solvon por kombini ritmon, rimon kaj enhavon. Ofte oni ankaŭ trovu solvon por vortludoj, aliteracioj kaj aliaj komplikaĵoj. Ĉio ĉi estas tre temporaba. Konsciu, ke tradukado de nur unu kanto povas esti plurtaga lukto.
- Kelkfoje povas montriĝi neeble taŭge kunforĝi la ritmajn, rimajn, enhavajn kaj aliajn nuancojn. Ankaŭ povas esti, ke la originalo enhavas tro da kulture specifaj aferoj kiuj estas nekomunikeblaj al internacia publiko. Tiam oni konsideru iom pli draste ŝanĝi la enhavon, por ke la traduko iĝu tamen interesa. Eble oni petu helpon aŭ konsilojn de kolega tradukanto. Alia konsidero estas, ke eble estas pli bone rezigni ol fuŝi.
- Ne hontu, ke alia sperta esperantisto kontrolu vian tradukon. En Esperantujo bedaŭrinde eldoniĝas tro da diskoj en kiuj svarmas lingvaj eraroj kaj malglataĵoj. Prefere ne regalu vian publikon per plia tia disko!