Konsiloj pri tradukado de kantoj
Ĉi-sube mi pritraktas kelkajn atentopunktojn rilate al tradukado de kantoj en Esperanton. Unue mi prezentas kelkajn ĝeneralajn konsiderojn, kaj poste mi priparolas kelkajn pli specifajn temojn: rimon, ritmon, fluecon kaj enhavon.
Ĝeneralaj konsideroj
Estas multaj atentopunktoj kiuj ĝenerale rilatas al tradukado. Kelkajn mi mencias ĉi tie. Tradukado de kantoj tamen, estas io tute alia ol tradukado de prozo.
- Tradukoj estu lingve seneraraj.
- Oni observu la regulojn pri apostrofado. Oni ekzemple ne apostrofu adjektivon aŭ vorton kun akuzativa finaĵo. Nur apostrofu la o-finaĵon kaj la a de la artikolo (l'). La apostrofo povas aperi ankaŭ en la esprimo dank' al. Alispeca apostrofado estas kutime evitinda. Kelkaj eksperimentis pri la elizio de -aŭ (*ankor', *kvaz') aŭ pri la elizio de la komenca e de esti (*'stas, *'stis, *'stu, ktp.). Anstataŭ tiu lasta elizio estas pli bone eluzi la verbigajn eblojn de Esperanto. Do anstataŭ Ŝi 'stas bela oni diru ekzemple Ŝi tre belas.
- Tradukoj stile kongruu kun la originala teksto. Tio signifas ekzemple, ke se la originalo uzas ĉiutagan lingvaĵon, oni ne traduku tro literaturece per multaj neologismoj k.t.p.
- Tradukoj estu vivipovaj per si mem. Legantoj kaj aŭskultantoj laŭeble ne rimarku, ke temas pri neoriginala teksto. Oni do konsciu, ke tradukado ne estas lerneja ekzerco por pruvi al instruisto la bonan komprenon de la originalo. Tiu ĉi konsidero havas kelkajn konsekvencojn:
- Se estas malfacile trovi rime kaj ritme taŭgan tradukon, oni ne timu iom alivortigi la ideon de la enhavo, elektante alian bildon aŭ komparon. Tradukoj ofte elspiras tradukitecon kaj torditecon se oni rigore tradukas laŭvorte.
- Oni ne sklave kopiu fuŝojn aŭ fuŝetojn el la originalo. Se la originalo uzas nevivajn, senkolorajn rimojn kaj komparojn, fuŝas pri akcentoj k.t.p., oni ne nepre kopiu ilin. Tradukoj emas esti iom malpli bonaj, malpli sukaj, ol la originalo, do oni ne maltrafu ŝancojn igi tekston pli ĝuinda por la aŭskultantoj. Aliflanke, oni kompreneble ne korektu "fuŝojn" ironie, parodie aŭ alicele intencitajn.
- Ĉe tradukado de kantoj oni trovu kontentigan solvon por kombini ritmon, rimon kaj enhavon. Ofte oni ankaŭ trovu solvon por vortludoj, aliteracioj kaj aliaj komplikaĵoj. Ĉio ĉi estas tre temporaba. Konsciu, ke tradukado de nur unu kanto povas esti plurtaga lukto.
- Kelkfoje povas montriĝi neeble taŭge kunforĝi la ritmajn, rimajn, enhavajn kaj aliajn nuancojn. Ankaŭ povas esti, ke la originalo enhavas tro da kulture specifaj aferoj kiuj estas nekomunikeblaj al internacia publiko. Tiam oni konsideru iom pli draste ŝanĝi la enhavon, por ke la traduko iĝu tamen interesa. Eble oni petu helpon aŭ konsilojn de kolega tradukanto. Alia konsidero estas, ke eble estas pli bone rezigni ol fuŝi.
- Ne hontu, ke alia sperta esperantisto kontrolu vian tradukon. En Esperantujo bedaŭrinde eldoniĝas tro da diskoj en kiuj svarmas lingvaj eraroj kaj malglataĵoj. Prefere ne regalu vian publikon per plia tia disko!
Rimo
- Du vortoj rimiĝas kiam koincidas la rimbazo, t.e. la fina parto de la vorto ekde la lasta akcentita vokalo,
en mano - sano. Ankaŭ ĉu ne kaj kune perfekte rimiĝas pro la komuna rimbazo une. Rimo fuŝiĝas kiam detruiĝas la rimbazo: man' - sano, mano - san', mano - sanon, manojn - sanis k.t.p. En rusa poezio estas tre kutime, ke la rimbazaj finaĵoj ne identas. En Esperanto tamen oni strikte evitu tiajn t.n. abortajn rimojn.kiel - Kiam la rimbazo konsistas el nura vokalo, oni povus konsideri riĉigi la rimon, plilarĝigante la rimbazon per apoga konsonanto, ekz-e melankoli' - famili'.
- Se en la originalo troviĝas rimo, ĝi aperu ankaŭ en la traduko. Nur malofte la rimvortoj en la originalo kaj en la traduko povas esti signife identaj. Tiuokaze oni trovu rimvortojn, kiuj havas alian signifon. La alivortigita verso plejeble esprimu la ideon, la intencon de la originalo.
- Ĉe tio oni atentu, ke la rimvortoj restu "interesaj", ĉar rimoj tiras la atenton de la aŭskultantoj. La unua vorto de la rimparo iel preparas la aŭskultanton, kaj la dua vorto de la rimparo estas la iom surpriza, frapa "fino". Tial oni evitu sensignifajn, malplenajn, tedajn vortojn
duan vorton de la rimparo. Tial ekzemple personajn pronomojn oni ŝpareme uzukiel rimvorton. Prefere ne skribu:kiel
Min turmentas tragedi'
Pro subita mort' de vi
Eble oni povus interŝanĝi la versojn (laŭbezone oni kuraĝe faru tion!), ĉar tragedi' estas pli interesa rimvorto ol vi:
Pro subita mort' de vi
Min turmentas tragedi'
Tamen, se "malplenaj" rimoj aperas en rapide kantata parto, tiu ĉi punkto povas esti malpli grava, ol se temas pri fragmentoj kiuj muzike estas forte akcentitaj. Ankaŭ se la originalo estas enhave iom senpretenda kaj mem intence uzas simplajn rimojn, tiu ĉi punkto povas esti malpli grava. Tamen, ĝenerale oni rimu per interesaj vortoj.
- Versoj finiĝantaj per samaj vortoj ne estas rimoj. Do evitu ekzemple:
Por mi vi tiel varmas
Sed, se rimiĝas la antaŭlastaj vortoj, tiam la rezulto estas tute akceptebla:
Ni mutus por,
Servutus por,
Volonte miskondutus por
Afer' nomata Amato!
Tiu ĉi tekniko igas ankaŭ rimojn per personaj pronomoj tute perfektaj:
Abunda vivo tute ne allogas min.
Ĉu vi apogas ĝin?
- Ne mi!
- Oni evitu t.n. adasismojn, t.e. sufiksajn rimojn. Do laboradas/dormadas, turmentita/ĉagrenita ne estas bonaj rimoj, ĉar tiaj rimoj similas al rimoj per identaj vortoj. Oni ja povas rimi per sufiksoj se rimiĝas la antaŭaj silaboj, do: frivolado/parolado. La fakto, ke la fruaj Esperanto-poetoj abunde adasismumis (
Zamenhof en La Espero), ne estas valida senkulpigo por tamena uzo de adasismoj.kiel - Laŭbezone oni uzu "neprecizajn" rimojn,
tagiĝo/feliĉo, virino/animo. Alikaze oni ekhavas tro da trivitaj rimoj,kiel for/kor'. Se la rimo sonas bone kaj kantiĝas bone, oni ne timu se temas pri preskaŭrimo aŭ asonanco!kiel - Uzu rimvortaron por ekhavi inspiron. Tre taŭgas Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard. Tiu libro entenas multajn aliajn saĝajn konsilojn rilate versfaradon. Uzeblas ankaŭ aliaj rimvortaroj,
la Inversa vortaro de Esperanto de Bernhard Pabst, la Inversa vortaro de Jozefo Hilland kaj Stefan MacGill, la Esperanta rimvortaro de Jonathan Cooley kaj la Rata Vortaro.kiel - Uzu PIV ne nur por kontroli la signifon de vortoj, sed ankaŭ por trovi (preskaŭ)sinonimojn. Sinonimoj estas tre utilaj, kiam oni serĉadas kontentigan rimparon. Esperantaj sinonimoj de Jaan Ojalo estas alia bona fonto por trovi trafajn sinonimojn. Ankaŭ dulingva vortaro povas esti utila helpilo por tio.