Eternaj Amikoj
Ambaŭ perdon kaj sukceson spertis vi jam,
Volas vi ne malpli ol tion en sam’.
Vi jam dure pli penis,
pintan lokon jam prenis.
La tempo jen por vi memori
Dumvive.
Eternaj amikoj
En harmoni’,
Ĉar vidas kune l’ mondgent’
Tagojn de pac’ kaj unusent’.
Post multmultaj jaroj,
venkdeklarojn,
Ĝojon kaj ridojn ĉie,
Ni kunĝuos ebrie,
Eternaj amikoj.
Vidos vi vizaĝojn de malsamaj rasoj,
Kaj popolojn el diversaj mondamasoj.
Sentos tion vi en kor’,
Longe disis ni de for’.
la tempo jen por sonĝo ĉies viviĝi.
Kien ajn ni vage iras,
Kion ajn ni nun aspiras,
Saman sonĝon ĝuas ni.
Mond’ kaj sonĝo,
Eternaj amikoj
En harmoni’!
Eternaj amikoj,
Sama rev’ nin ravas,
Saman mondon ni havas.
Esperantigis Lily