“Ĉu vhi hejmeniros, Nigra Knaĉjo?” ĉuis la junulino.
Li elŝovis sian langon kaj forlekis la pecetojn de batato sur la lipoj, kun pufiĝinta ventro.
“Ĉu via duonpatrino lasas la pordon neŝlosita por vi?” La juna forĝisto diris: “Ĉu vi enŝovos vin en pajlamason por dormi?”
Ektusinte, la knabo ĵetis pecon da batata ŝelo en fajron kaj tiradis kelkfoje la blovilon. La batata ŝelo kuntiriĝis, ekbrulis kaj plenigis la kavernon per malbonodoro de bruligo.
“Kion vi bruligas, vi bastardo?” La juna forĝisto diris: “Ne hejmeniru. Mi akceptas vin
Antaŭ ol li finis sian parolon, aŭdiĝis trista kaj ekscitita kantvoĉo en la kaverno. Ĉe tio lia tuta korpo tuj anserhaŭtiĝis. La kantteksto eble estis la operteksto, kies komenco li aŭdis tiun tagon.
Mi sopiras al vi juna heroo lertanta en ĉevalbatalo kaj verkado de poemoj,
mi vojaĝis kun vi en mond’ spertante subĉielan vivon kaj milmiloj da mizeroj…
La maljunulo apogis sian dorson kontraŭ kluztabulo. Alblovoj el la jutkampo filtriĝantaj tra tabulfendoj flugis super lia verto, kaj kelkaj grizaj haroj sur ĝi leĝere tremetis kontraste kun la senĉese saltantaj flamoj de karbo. Lia vizaĝo sin montris senlime sentplena, du delikataj mordmuskoloj sur liaj vangoj tordiĝis
…vi tute ne konsideron donas pri trijara kunvivado nia,
eĉ vi rigardas mian senton al vi
Mi svingas por vi ventumilon en someraj tagoj,
piedojn viajn mi varmigas en sezono vintra,
forgesas vi aroman meloneton
kaj varmigan pelveton en la sin’ donitajn de mi…
Nun kiel altrangulo, rajdas vi stalonon,
posedas dekmil muojn da fekundaj kampoj,
sed vi forlasas min por edziĝi kun riĉa ino.
Mizera la virino mi ja estas…
Kun tre maltrankvila koro kaj duonmalfermita buŝo, la junulino senpalpebrume fiksrigardis iom levitan esprimriĉan vizaĝon de la maljuna forĝisto kaj la gorĝan pomon sur lia maldika kolo, kiu facile moviĝis supren aŭ malsupren kiel hidrarga globeto. Lia trista kaj melankolia kantritmo, kiel aŭtuna pluvo, vipadis la kampon en ŝia koro. Tuj antaŭ ol ŝi ekploris, lia melodio fariĝis impona kaj senlime etendiĝanta. Ŝia koro svingiĝis kiel salikbranĉo en vento, kaj samtempe ondo de sensentemo elŝprucis de ŝia spino al ŝia verto. Pro tio ŝia korpo tre nature kliniĝis sur la ŝultron de
Eta Ŝtonhakisto ameme brakumis ŝin kaj malpeze premis ŝian malmolan mamon per sia manego. Li sidis malantaŭ la knabo, sed tre baldaŭ li ne plu sidis senmove, aŭskultante la orelpikan azenecan iadon de la maljunulo. Post momento li eĉ ne povis aŭdi lian iadon. Li sidiĝis sur siaj kalkanoj, kun oblikve klinita kapo, sur kiu la maldekstra okulo preskaŭ vertikaliĝis. Lia rigardo ŝajnis ungo, kiu deŝiris kaj gratis sur ŝia vizaĝo. Kiam li milde metis sian manon sur ŝian bruston, la juna forĝisto naskis fajron en la ventro, kies flamoj sin ĵetis ĝis la gorĝo kaj elŝprucis el liaj naztruoj kaj buŝo. Li sentis, ke li kaŭras sur subpremita risorto, kaj se li iomete distriĝus, li estus pafita en aeron kaj kunfrapiĝus kontraŭ duonmetro-dika pontsurfaco el armita betono de la kontraŭinunda baraĵo. Li pene eltenis, kunpremante la dentojn.